Líšnice (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Líšnice
Líšnice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Líšnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Divoká Orlice
Situo Líšnice
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 48″ N 16° 30′ 28″ O / 50.08000 °N, 16.50778 °O / 50.08000; 16.50778 (mapo)
Areo 11,49 km² (1 149 ha)
Loĝantaro 745 (01.01.2012)
Denseco 64,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1514
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 84
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580589
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Líšnice (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.obeclisnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Líšnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 3 km oriente de urbo Žamberk, ĉe ŝoseo n-ro 312 el Žamberk al Králíky.

Historio

La unua skriba mencio pri vilaĝo Líšnice estas el la jaro 1514 en landaj dosieroj okaze de garantiigo de parto el la sinjorejo Žampach, en listo de havaĵo, kiun ĝia posedanto Jan Žampach ne garantiigas.

Memorindaĵoj

Preĝejo

Preĝejo de Sankta Anna estas pseŭdoromanika, konstruita en la jaroj 1865-1868 laŭ planoj de J. Pötr el Rokytnice v Orlických horách. Ĝi estas ununava oblonga kun turo. La presbiterejo estas volbita.

Ekipaĵo estas pseŭdostila. Sur la ĉefaltaro estas bildo de Sankta Anna, sur flankaj altaroj estas bildoj de Sankta Francisco Xavier kaj de Sankta Dominiko, sur ĥorejo estas bildo de Sankta Agnesa de Bohemio kaj bildo de Sankta Filomena, ĉiuj de J. Umlauf. Kalvaria vojo estas de J. Kodýtek el la dua duono de 19-a jarcento. La predikejon kreis lignoskulptisto memlernanto J. Langer el Dolní Čermná.

Statuoj

  • Antaŭ la preĝejo estas ŝtona statuaro de Kalvario el la jaro 1857.
  • Ĉe la ponto troviĝas ŝtona Sankta Triunuo el la jaro 1889 de J. Kalhous.

Literaturo

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj