Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia propanato aŭ C3H5KO2 estas organika salo de kalio kun propionata acido, senkoloraj aŭ blankaj kristaloj, uzataj kiel nutro-aldonaĵoj kaj identigitaj de la nutro-industrio kiel E283. En akva solvaĵo ĝi donas bazan karakteron kaj ĝia rezultanta acido posedas akran malagrablan odoron iom similan al ŝvitodoro. Propanatoj aŭ propionatoj estas alnomoj donataj al saloj kaj esteroj de la propionata acido. Propionata acido estis unue priskribita en 1844 de la germana kemiisto Johann Gottlieb (1815-1875) kiu malkovris ĝin inter la degrada produktoj de la sukero.