Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia okzalato aŭ C2K2O4 estas organika kalia salo de okzalata acido, blanka senodora solidaĵo okazanta en multaj plantoj kaj vegetaloj. En akva solvaĵo ĝi estigas fortan dukkarboksilatan acidon, kiu estas produktata ankaŭ en la homa korpo per metabolo de la glioksilata acido aŭ askorbata acido. Ĝi ne estas metaboligita sed estas eliminita en la urino. Ĝi estas uzata kiel analiza reakcianto kaj ĝenerala reduktagento.
Okzalatoj estas kaj konsumita kaj produktita de la homa metabolo. Okzalato ne estas nutraĵo, nek necesa por la homa vivo. Dum plantoj, fungoj kaj algoj produktas kaj trovas uzon por ĝi, ne ekzistas konata uzo por okzalatoj en homoj. Verdire, okzalatoj estas historie konataj kiel anti-nutraĵo pro ĝia kapableco ligiĝi kun kalcio, magnezio, zinko, fero kaj aliaj esencaj mineraloj en la gastrointesta sistemo kaj redukti ilian absorbadon, kontribuante por la minerala malpliigo.[5] Do, okzalatoj devas eliminiĝi de la gastrointesta sistemo kaj la eliminigo okazas ĉefe en la rena sistemo.