Prihradzany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prihradzany situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

Prihradzany, hungare Kisperlász (kiŝperlAs) estas tre malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.

Situo

Prihradzany situas sub monto 466 m-ojn alta, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Revúca troviĝas 20 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1262 en formo "Prelaz". Tiutempe vivis tie servistoj de la proksimaj fortikaĵoj. En 1828 oni nombris tie 37 domojn kaj 251 homojn. En 1910 loĝis en Kisperlász 213 da homoj, (188 slovakoj, 11 hungaroj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon Kisperlász apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis en Prihradzany 84 da homoj, (ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj