24-a de marto
(Alidirektita el 24a de marto)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 24-a de marto estas la 83-a tago de la jaro (la 84-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 282 tagoj restas.
Je la 24-a de marto okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 1084: Investitura polemiko: en Romo, okupita de armeo de germana reĝo Henriko la 4-a, okazis intronigo de kontraŭpapo Klemento la 3-a
- 1155:Georgo la Longbraka rekaptis Kievon enirante la tronon
- 1338: Centjara milito: franca marfloto atakis Portsmouth
- 1401: Mongoloj sub gvidado de Timur invadis la mamelukan urbon Damasko, sed ne sukcis okupi la citadelon.
- 1568: Pollando: reĝo Sigismondo la 2-a funkciigis Maran Komisionon, kiel ĝermon de la pola admiralejo
- 1603: Tokugawa Ieyasu iĝis ŝoguno - en Japanio komenciĝis Edo-epoko
- 1603: Brita monarkio: skota reĝo Jakobo la 6-a iĝas Jakobo la 1-a de Anglio kaj Irlando, pro la sengefila morto de la reĝino Elizabeto la 1-a - suvereneco de la domo de Stuarto super la britaj insuloj komencita
- 1663: La angla reĝo Karlo la 2-a disdonas al ok vasaloj, kiuj helpis lin surtroniĝi, landon en Nordameriko, kiu estis nomita laŭ lia patro, Karlo la 1-a, Carolina.
- 1765: La brita Parlamento decidas la akceptakton (angle: Quartering Act), kiu devigas la sedlistojn de la amerikanaj kolonioj akcepti britajn soldatojn.
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: sur urboplaco de Krakovo komenciĝis nacia ribelo kontraŭ Rusio kaj carino Katerina la 2-a - Tadeusz Kościuszko publike ĵuris kiel la Plej Supera Komandanto de Nacia Armita Forto
- 1794: Franca revolucio: ĵurnalisto kaj politikisto Jacques René Hébert estis kun siaj adeptoj senkapigita per gilotino
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: francoj eniris Madridon por sufoki hispanan ribelon kontraŭ Napoleono
- 1832: Rusa registaro anoncis ukazon pri puna soldatigo de polaj infanoj al la Armeo de Rusia Imperio
- 1839: En Parizo solene malfermiĝis Pola Biblioteko kiel kultura centro de la pola elmigrantaro post falo de la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio - inter la fondintoj estis Adam Jerzy Czartoryski. Registrita de Unesko kiel Memoro de la Mondo
- 1854: En Venezuelo oni aboliciis sklavecon
- 1860: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Konkordio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: malvenko de polaj ribelantoj en batalo de Krasnobród
- 1882: Germana kuracisto Robert Koch anoncis izoligon de bakterioj kaŭzantajn tuberkulozon
- 1900: Metroo de Novjorko ekkonstruata
- 1900: Ohio: la lasta vivanta libere migrokolombo estis mortpafita de knabo
- 1902: Flago de Nov-Zelando oficialiĝis
- 1907: Kartvelio: unua bolŝevika gazeto "Dro" aperis
- Unua mondmilito:
- 1916: Enrique Granados pereinta kun sia edzino - unu el viktimoj de la torpedita de germana submarŝipo pramo „Sussex” en Manika markolo
- 1918: Pola politikisto Tadeusz Hołówko parolis en Moskvo kun bolŝevikaj gvidantoj Lev Trockij kaj Lenin pri kreo de pola armeo
- 1919: Lasta imperiestro de Aŭstrio Karolo la 1-a iris kun la familio en ekzilon al Svislando
- 1921: La unua Virina Olimpiko okazis en Montekarlo – organizita de Internacia Sportoklubo
- 1924: Konsilio de la Ligo de Nacioj atribuis al Ĉeĥoslovakio Tatranská Javorina
- 1929: Italaj faŝistoj gajnis 99% de voĉdonoj en unupartia parlamenta baloto
- 1933: Kune kun ekvalido de voĉdonita tagon pli frue leĝo permesanta esceptajn rajtojn al la registaro de Adolf Hitler estis de facto nuligita Vajmara konstitucio
- 1933: Juda diasporo en la mondo anoncis bojkoton de germanaj varoj
- 1934: Usona Kongreso voĉdonis leĝon pri antaŭvidada sendependeco de Filipinoj en 1945
- 1941: Pola logikisto Alfred Tarski, lekcianta en Universitato de Harvard kaj Kolumbia Universitato, ricevis premion de Guggenheim pro atingoj en matematiko
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En Włocławek fondiĝis konspira Kujavia Politik-Literatura Asocio "Zew"
- Germanaj regopovoj malpermesis deporti judojn de Nazia Germanio al Ĝenerala Gubernio sen konsento de Hermann Göring
- 1941: Germana-guberniestro establis geton en Lublin - ĉe la komenco jam ektroviĝis 34 mil judoj kaj nekonata nombro de ciganoj (ili ĉiuj pereis) - post preskaŭ jaro estis likvidita, plimulto de loĝantoj estis murditaj en la germana ekstermejo Bełżec
- Nord-Afrika kampanjo: itala-germana ofensivo en Cyrenaica komenciĝis - germana 5-a Malpeza Divizio ekregis aerdromon kaj fortikaĵon El Agheila, britoj retiriĝis direkte al Marsa Brega kaj Aĝdabija; polaj bombaviadiloj atakis Berlin; Batalo de Anglio: en Acklington (graflando Northumberland) batalpretecon akiris laŭvica pola eskadrono 317, kiun konsistigis spertaj pilotoj averaĝe 23 jaraj, herooj de aerbataloj en Pollando, Francio kaj Anglio; en Vieno ministroj pri eksteraj aferoj Joachim von Ribbentrop, Galeazzo Ciano, Hiroshi Ōshima kaj Dragiša Cvetković subskribis protokolon pri aliĝo de Jugoslavio al la "pakto de trio" - en sekretaj notaĵoj landoj de Akso Berlino-Romo-Tokio sindevigis ne postuli de Jugoslavio militaran helpon kaj redoni aliron al Egea Maro kaj Tesaloniko, krom respekti suverenecon kaj nedivideblecon
- 1942: Operaco Reinhardt: germana polico pafmortigis loĝantojn kaj kuratorojn de la Juda Maljunulejo kaj Orfejo en Lublin; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj en arabaro de Dubica, distrikto Bialski, embuskis kontraŭ 4 ĝendarmoj moviĝantaj per veturilo - ĉiuj pereis, oni akiris 2 fusilojn kaj 2 mitraletojn, mortigitoj estis kaŝitaj
- Germana polico forveturigis de Nurenbergo kaj Würzburg 985 judojn al Izbica (distrikto Krasnostawski); admiralo Chester William Nimitz iĝis plej supera komandanto de la usona armeo en Pacifiko; Usono: unua interparolo de pola generalo Władysław Sikorski kun Franklin D. Roosevelt - interkonsento pri teritoriaj ŝanĝoj antaŭ packonferenco; dum vizito de bulgara caro Boriso la 3-a en Germanio Adolf Hitler orientiĝis pri ebleco uzi bulgaran armeon en Orienta Fronto; Arkta Oceano: batalo pri konvojoj QP-9 kaj PQ-13 komencita (ĝis la 9-a de aprilo)
- 1943: Gestapo pafmortigis en Poronin 6 judojn
- Respondeculo pri laborigo en Germanio nuligis permeson libertempi por engaĝitaj en Nazia Germanio kaj sur polaj enkorpigitaj teritorioj
- 1944: Distrikto Łańcut: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis polan familion Ulma pro helpo al judoj - el ĉirkaŭ 1000 poloj pafmortigitaj pro helpo al judoj (9 personojn kune kun baldaŭ naskiĝonta infano kaj 8 kaŝitajn de ili judojn el tri familioj - septembre Pola Subtera Ŝtato plunumis verdikton de mortpuno kontraŭ ukraina denuncanto kaj kunlaboristo de germana polico; Holokaŭsto: germana polico pafmortigis en koncentrejo Majdanek ĉirkaŭ 200 judojn, en Biała Podlaska 30 malliberulojn kaj en Tomaszów Mazowiecki 10 polojn; polico en Bjalistoko deportis 69 polojn al koncentrejo Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo); de germana militkaptitejo Stalag Luft III en Żagań, kie restis ĉirkaŭ 10 000 militkaptitoj, okazis granda fuĝo de 76 aviadilistoj pere de fosita tunelo 100 metrojn longa (interalie 41 britoj kaj 6 poloj, krom 2 norvegoj kaj nederlandano ĉiuj estis kaptitaj) - oni pafmortigis 50 aliancitajn milikaptitojn laŭ speciala militkrima nokta ordono de Hitler; en Krakovo germanoj arestis arean komandanton de Landa Armeo, kolonelon Józef Spychalski; Volinia masakro: en Bełz (nun en Lviva provinco) bandita taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris pli ol 100 polojn; trupoj de 1-a Ukraina Fronto okupis Czortków, Husiatyn (nun Ternopila provinco), Zaleszczyki kaj 2 vilaĝojn en Podolio; Pola Rezistomovado: taĉmento de "Ryś" batalis kun konvojo de trajno veturanta al sukerrafinejo en Werbkowice (distrikto Hrubieszowski) - la trajnon oni relvojigis, pereis 18 ĝendarmoj, 3 soldatoj de Kamprana Btaliono, 4 vundiĝis, oni detruis viadukton, fervojon kaj telefonan linion; tri partizanaj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo frakasis taĉmenton de ĝendarmaro en areo Piotrków
- En Hungario aperis la lasta numero (la 663-a) de "Wieści Polskie"; en Italio aperis unua numero de pollingva "Soldata Ĵurnalo de Pola Armeo en Oriento"; Romo: Masakro de la Ardeaj Kavernoj - germanoj mortpafis 335 italajn civilulojn
- 1945: Ruĝa Armeo okupis polajn urbojn Nysa, Głubczyce, Żory kaj Pruszcz Gdański (kune kun la 1-a Ĉeĥoslovaka Memstara Tanka Brigado), ankaŭ atakante direkte al Sopot (en tio 1-a Kirasita Bataliono de Pola Soldataro) - kutime 3 tagojn post NKVD-taĉmentoj enkondukis per teroro la novan sovetan okupadon; laŭ iniciato de ĉefepiskopo Adam Stefan Sapieha en Krakovo aperis unua n-ro de "Tygodnik Powszechny" (Universala Semajnrevuo), kies unu el redaktistoj estis Maria Czapska; nokte soveta aviado atakis Gdańsk kaj Piława
- Dum trairo de Rejno Aliancanoj (usonanoj, britoj kaj kanadanoj) sukcesis super Ruhr-regiono alterigi 16 mil paraŝutistojn; Hungario: Provizora Registaro ordonis malfondi faŝismajn organizaĵojn, politikajn kaj militarajn, kun detruo de faŝisma literaturo
- 1950: En Aŭstrio oni plenumis lastan verdikton de mortpuno
- 1958: Usona kantisto, aktoro kaj muzikisto Elvis Presley soldatiĝis
- 1959: Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio fondiĝis
- 1967: Pollando: kreskanta de ĉirkaŭ 1250 en Malsupra Silezio tigfrukta Kverko Chrobry iĝis naturmonumento
- 1972: Brita registaro enkondukis senperan regadon en Nord-Irlando, suspendante lokan parlamenton
- 1976: Malpura Milito en Argentino komenciĝis aŭ "Procezo de Nacia Reorganizado" - prezidentino María Estela Martínez de Perón estis faligita, ekregis junto de generalo Jorge Rafael Videla
- 1977: Morarji Desai iĝis ĉefministro de Barato, ne estanta membro de la Barata Nacia Kongreso
- 1986: Budapeŝto: malfermo de la kurejo de Formulo 1 - Hungaroring (apud la ĉefurbo)
- 1989: Alaska Golfo: usona naftoŝipo Exxon Valdez koliziinte kun rifo kaŭzis ekologian katastrofon en la Marbrako de Princo Vilhelmo - Naftoverŝado el Exxon Valdez komencita
- 1990: Lastaj barataj taĉmentoj retiriĝis de Srilanko
- 1990: Nuntempa prezidento de Uzbekio Islom Karimov iĝis prezidanto de Supera Soveto de la Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko
- 1991: En Sieraleono komenciĝis interna milito
- 1992: Post avario de nuklea centralo en rusa Sosnovij Bor al atmosfero transiris radioaktiva jodo kaj aliaj substancoj
- 1993: Oni malkovris Kometon Shoemaker-Levy 9, kies fragmentoj julie 1994 karambolis kun Jupitero
- 1999: Kosova Milito: bombado de NATO super Jugoslavio komenciĝis - por protekti albanan loĝantaron de Kosovo
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis sanktejojn ĉe la Maro Kineret, Kafarnaon kaj aliajn
- 2001: 21 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en eksplodoj de tri aŭtomobilaj kaptiloj en Stavropola regiono (Mineralnije Vodi, Jessentuki)
- 2005: Tulipa revolucio: falinta prezidento de Kirgizujo Askar Akajev fuĝis kun sia familio al Rusio - en Biŝkeko opoziciisto Kurmanbek Bakijev transprenas reorganizadon de la registaro
- 2005: Amiens: celebrado de 100-jariĝo de la mortodatreveno de Jules Verne, franca pioniro de sciencfikcio
- 2008: Unua balotado al parlamento de Butano
- 2009: Ĉeĥa parlamento esprimis mocion de demisio kontraŭ registaro de Mirek Topolánek
- 2011: 151 personoj pereis kaj 212 vundiĝis en tertremo de orienta Birmo
- 2013: Interna milito en Centr-Afrika Respubliko: prezidento François Bozizé fuĝis eksterlanden post konkero de la ĉefurbo Bango flanke de ribelintoj de movado Séléka, kies gvidanto Michel Djotodia anonciĝis nova prezidento
- 2015: Provenco: 150 personoj pereis dum kraŝo de aviadilo en francaj Alpoj
- 2018: Instituto pri Nacia Memoro unuafoje organizis Nacian Memor-Tagon de Poloj Savantaj Judojn sub la Germana Okupado - malgraŭ germana "leĝo" pri mortpuno pro ajna helpo al judoj en Ĝenerala Gubernio
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1494: Georgius Agricola, germana kuracisto kaj sciencisto, patro de mineralogio, humanisto (m. 1555)
- 1579: Tirso de Molina, hispana poeto kaj dramaturgo de baroko (m. 1648)
- 1607: Michiel de Ruyter, nederlanda admiralo, marheroo de la anglaj-nederlandaj militoj (m. 1676)
- 1693: John Harrison, angla ĉarpentisto, horloĝisto-memlernanto kaj inventisto (m. 1776)
- 1739: Christian Friedrich Daniel Schubart, germana poeto, orgenisto, komponisto kaj ĵurnalisto (m. 1791)
- 1754: Joel Barlow, usona poeto kaj politikisto, aŭtoro de kontraŭsklaveca poemo (m. 1812)
- 1796: Friedrich Adolph Haage, germana entreprenisto, pioniro de poŝt-menda komerco, memorigita per Steiger-arbaro (m. 1866)
- 1797: Antonio Rosmini, itala filozofo, ordenfondinto, beatigito (m. 1855)
- 1808: Maria Malibran, franca mezosopranistino hispandevena (m. 1836)
- 1809: Mariano José de Larra, hispana verkisto kaj ĵurnalisto, sinmortiginto (m. 1837)
- 1820: Alexandre Edmond Becquerel, franca fizikisto, kunmalkovrinta la fotoelektran efikon (m. 1891)
- 1820: Fanny Crosby, usona blinda poetino verkanta religiajn himnojn (m. 1915)
- 1830: Robert Hamerling, aŭstra poeto kaj dramisto, konata de epopeo (m. 1889)
- 1834: William Morris, angla verkisto, desegnisto, arkitekto (m. 1896)
- 1835: Jožef Stefan, slovena fizikisto esplorinta optikon kaj varmon, instruisto de Ludwig Boltzmann (m. 1893)
- 1839: Horace Parnell Tuttle, usona astronomo malkovrinta asteroidojn, kometojn kaj galaksiojn (m. 1923)
- 1944: László Arany, hungara poeto, tradukisto, verkisto (m. 1898)
- 1844: Etelka Bálintffy, hungara poetino gvidanta literaturan salonon (m. 1906)
- 1851: Albert Fogarasi, hungara filologo, historiisto kaj verkisto (m. 1945)
- 1855: Győző Gyárfás, hungara inĝeniero pri ŝoseokonstruado (m. 1912)
- 1864: Albert Deák, hungara juristo, fakverkisto, kunfondinto de "Orienta Ĵurnalo" (m. 1924)
- 1874: Harry Houdini, usona iluziisto juddevena (m. 1926)
- 1874: Jenő Adorján, hungara violonisto, komponisto (m. 1903)
- 1874: Sidney Reilly, brita spiono juddevena, ekzekutita (m. 1925)
- 1874: Luigi Einaudi, itala politikisto kaj prezidento (m. 1961)
- 1883: János Kiss, estis hungara vicgeneralo, ekzekutita (m. 1944)
- 1884: Janet Caw, skota instruistino, diplomitino de la Universitato de Edinburgo, Esperanto-instruisto, tradukistino de kantoj kaj verkantino de poemoj
- 1884: Peter Debye, nederlanda Nobelpremiita fizika kemiisto, instruisto en Universitato Cornell (m. 1996)
- 1891: Ludoviko Glodeau, franca kaldronisto kaj esperantisto, aktivulo de la laborista movado (m. 1952)
- 1892: Gábor Doros, hungara kuracisto pri haŭt- kaj veneraj malsanoj (m. 1980)
- 1893: Walter Baade, usona astronomo kaj astrofizikisto germandevena (m. 1960)
- 1897: Wilhelm Reich, aŭstra-hungaria psikanalizisto kaj seksologo pol-juddevena, fondinto de skolo pri terapio (m. 1957)
- 1899: R. A. Dvorský, ĉeĥa muzikisto, kantisto, aktoro, pianisto kaj eldonisto (m. 1966)
- 1902: Hédi Edelmann, hungara ĵurnalistino, novelistino (m. 1957)
- 1903: Malcolm Muggeridge, brita verkisto, ĵurnalisto, sciencisto kaj spiono priskribinta sovetan genocidon de ukrainoj - holodomoron (m. 1990)
- 1904: Walter Karl Mudrak, aŭstra bankoficisto, sekretario de MOKA, esperantista afergvidanto de senalkohola kulturo kaj sentabaka kulturo, kunlaboranto de "La Juna Batalanto", "Espero Katolika, "Aŭstria Esperantisto", kaj de la Enciklopedio de Esperanto, aktivulo de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista, Aŭstria Esperantista Federacio kaj estrarano de Aŭstria Esperanto-Asocio, LKK-vicprezidanto de UK 1970 en Vieno (m. 1998)
- 1909: Bonnie kaj Clyde, usona rabista paro: Parker kaj Barrow (m. 1934)
- 1910: Raoul Schránil, ĉeĥa aktoro (m. 1998)
- 1911: Joseph Barbera, usona animaciisto, kunfondinto de la studio Hanna-Barbera (m. 2006)
- 1913: László Hosszú, rumania hungara pastro, eklezia verkisto (m. 1983)
- 1914: Krystyna Krahelska, pola poetino, etnografo, soldato de Pola Enlanda Armeo, partopreninta la ribelon de Varsovio (m. 1944)
- 1916: Vilmos Bese, hungaria gvidanto de nafto-industrio (m. 1995)
- 1921: Franciszek Blachnicki, pola pastro, proparolanto de senalkohola kulturo, kontraŭkomunisto, viziulo pri disfalo de komunistaj reĝimoj, fondinto de la Movado Lumo-Vivo, Servisto de Dio, persekutata kaj murdita (n. 1987)
- 1921: Vasilij Smyslov, rusa grandmajstro de ŝako (m. 2010)
- 1922: Ferenc Újvári, rumania hungara priminoritata politikisto kaj verkisto
- 1922: Józef Tadeusz Milik, pola bibliisto, pioniro de kumranologio, poligloto konanta 13 antikvajn lingvojn, en tio lerte: ugaritan, sumeran, egiptan, hititan kaj kartvelan (m. 2006)
- 1923: Tibor Dáné, rumanihungara verkisto, redaktoro (m. 2006)
- 1924: Zsigmond Szabó, rumania hungara biologo (m. 2002)
- 1926: Dario Fo, itala Nobelpremiita dramisto, aktoro, reĝisoro, teatrestro (m. 2016)
- 1927: Martin Walser, germana verkisto, kreinto de la ĝenro de okcidentgermana socia romano
- 1928: Katalin Reisz, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1930: Steve McQueen, usona filma aktoro, stelulo de Holivudo reprezentanta kontraŭheroon (m. 1980)
- 1930: David Dacko, la unua prezidento de Centr-Afrika Respubliko (m. 2003)
- 1943: György Schwajda, hungara dramverkisto kaj teatrodirektoro
- 1944: Ferenc Kenéz, rumania hungara/hungara poeto
- 1944: Zoltán Tófalvi, rumania hungara ĵurnalraportisto, historiisto
- 1947: Christine Gregoire, usona ŝtatestro de Vaŝingtonio
- 1948: Jerzy Kukuczka, pola himalajisto, kiel la dua homo sur la Tero akiris Kronon de Himalajoj kaj Karakorumon (m. 1989)
- 1949: Ali Akbar Salehi, irana ministro pri eksteraj rilatoj, irana reprezentanto de Internacia Atomenergia Organizo
- 1958: Roland Koch, germana politikisto, ministroprezidento de la federacia lando Hesio
- 1960: Nena, germana kantistino kaj aktorino
- 1961: Janis Varufakis, greka ekonomikisto, ministro pri financoj
- 1963: Dave Douglas, usona komponisto, ĵaz-trumpetisto kaj klezmero
- 1964: Marek Kamiński, pola polusa esploristo, vojaĝisto kaj entreprenisto, enskribita en la Guinness-libro de rekordoj
- 1973: Jim Parsons, usona aktoro de televido kaj kino, rolinta en televidserio The Big Bang Theory, laŭreato de Premio Emmy kaj Premio Ora Globo
- 1986: Nathalia Dill, brazila filma kaj teatra aktorino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 809: Harun ar-Raŝid, granda kalifo de Bagdado (n. 763)
- 832: Wulfred, anglosaksa ĉefepiskopo de Canterbury
- 1136: Hugo de Payns, unua grandmajstro de la templanoj (naskiĝis ĉirkaŭ 1070)
- 1455: Nikolao la 5-a, papo, fondinto de la Vatikana librejo (n. 1397)
- 1575: Josef Karo, juda rabeno, kabalisto, aŭtoritatulo pri halaĥo (n. 1488)
- 1603: Elizabeto la 1-a, reĝino de Anglio, la lasta monarkiino de la Tudora dinastio (n. 1533)
- 1642: Mihály Tholdalagi, hungara diplomato, memuaristo (mortis ĉirkaŭ 1580)
- 1654: Samuel Scheidt, germana orgenisto, komponisto kaj instruisto (n. 1587)
- 1774: István Daniel, hungara barono, verkisto kaj politikisto (n. 1684)
- 1776: John Harrison, angla ĉarpentisto, horloĝisto kaj inventisto, kies horloĝoj kiel la unuaj povis ekfunkcii sur ŝipoj, konstruisto de kronometro (n. 1693)
- 1794: Jacques René Hébert, franca ĵurnalisto kaj politikisto, ekzekutita (n. 1757)
- 1844: Bertel Thorvaldsen, dana skulptisto islanddevena, reprezentanto de klasikismo, laboranta ankaŭ en Italio kaj Pollando (n. 1770)
- 1849: Johann Wolfgang Döbereiner, germana kemiisto kaj apotekisto ricevinta sulfatan acidon kaj prognozinta periodan tabelon (n. 1780)
- 1864: Karl Ernst Claus, rusa kemiisto, botanikisto kaj frarmaciisto germandevena (n. 1796)
- 1882: Henry Wadsworth Longfellow, usona poeto, filologo, tradukisto, lekciisto (n. 1807)
- 1888: Julius Hülsemann, germana politikisto, juristo, urbestro de Arnstadt (n. 1824)
- 1896: Franz Kuchenbuch, germana pentristo, juristo kaj historiisto (n. 1812)
- 1905: Jules Verne, franca sciencfikcia verkisto, aŭtoro de la romano Dudek mil leŭgoj sub la maro, esperantigata de Jeannine Vincent kaj István Ertl (n. 1828)
- 1908: Gyula Schönherr, hungara historiisto kaj arkivisto (n. 1864)
- 1911: József Márkus, hungara ĵurnalisto kaj dramverkisto (m. 1854)
- 1909: John Millington Synge, irlanda dramisto kaj poeto, esperantigata de Albert Goodheir (n. 1871)
- 1915: Karol Olszewski, pola fizikisto kaj kemiisto, profesoro, kiel la unua kondensis oksigenon kune kun Zygmunt Wróblewski (n. 1846)
- 1916: Enrique Granados, hispana komponisto, pianisto kaj muzikteoriisto (n. 1867)
- 1928: Oliveira Lima, brazila historiisto, bibliofilo, ĵurnalisto kaj ambasadoro de Brazilo (n. 1867)
- 1944: Józef Ulma, pola terkultivisto kaj fotisto, servisto de Dio kaj justulo inter la popoloj memorigita en la Muzeo al poloj savintaj judojn, murdita kun la tuta familio (n. 1900)
- 1945: Zoltán Morvay, hungara verkisto, redaktoro, publicisto (n. 1875)
- 1946: Aleksandro Aleĥin, rusa-franca ŝakludisto, persona non grata de ŝakaj turniroj, mondĉampiono (n. 1892)
- 1946: Zorka Janů, ĉeĥa aktorino, fratino de Lída Baarová (n. 1921)
- 1962: Auguste Piccard, svisa fizikisto, inventisto, esploristo de stratosfero (n. 1884)
- 1969: Joseph Kasa-Vubu, unua prezidento de Demokratia Respubliko Kongo (naskiĝis ĉirkaŭ 1917)
- 1970: Sári Somló, hungara skulptistino, verkistino, poetino (n. 1886)
- 1971: Manyi Kiss, hungara aktorino konata de la filmoj La nigra urbo, Ambaŭ vivoj de onklino Mici, Karuselo (n. 1911)
- 1976: Bernard Montgomery, brita feldmarŝalo dum la dua mondmilito en Norda Afriko kaj Proksima Oriento (n. 1887)
- 1980: Óscar Romero, ĉefepiskopo de Salvadoro, defendanto de homrajtoj (n. 1917)
- 1994: Betty Salt, kanada esperantistino, kasistino de Kanada Esperanto-Asocio, financa apogantino de UEA, skolta Esperanto-movado kaj sporta terminologio, dumviva membrino de Societo Zamenhof, honora membro de UEA (n. 1907)
- 1994: Zbigniew Gołąb, pola lingvisto kaj slavisto situanta prapatrujon de slavoj dekstre de la meza Dnepro, okupiĝanta pri la praslava lingvo (n. 1923)
- 1998: István Kohl, rumania hungara ornitologo, bestpreparisto kaj fakverkisto en pluraj lingvoj (n. 1922)
- 2006: Jaroslava Moserová, ĉeĥa kuracistino, politikistino (n. 1930)
- 2006: Gabriella Vöő, hungara folkloristino, edzino de lingvisto István Vöő (n. 1937)
- 2009: Péter Jecza, hungara skulptisto, frato de redaktoro Tibor Jecza (n. 1939)
- 2010: József Szamosi, hungara ĵurnalisto, reĝisoro, redaktoro, verkisto (n. 1912)
- 2015: Pereintoj en katastrofo de la Flugo 9525 de Germanwings
- Maria Radner, germana operkantistino (kontralto) (n. 1981)
- Oleg Bryjak, kazaĥa-germana basbaritono kaj operkantisto (n. 1960)
- 2016: Garry Shandling, usona aktoro juddevena, komikulo, reĝisoro, scenaristo, produktoro, rolinta en televida skeĉo Sabata nokto viva kaj filmigita "La libroj de ĝangaloj" de Rudyard Kipling (n. 1949)
- 2018: Lys Assia, svisa kantistino, gajnintino de la 1-a Eŭrovido-Kantokonkurso 1956 (n. 1924)
- 2018: José Antonio Abreu, venezuela dirigento, pianisto, ekonomikisto, pedagogo kaj politikisto(n. 1939)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Monda Tago de Tuberkulozo
- Argentino: Memor-Tago por Vero kaj Justeco - fiksita aŭguste 2002
- Internacia Tago de Rajto al Vero pri Seriozaj Rompoj de Homrajtoj kaj Digno de Viktimoj - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decembre 2010
- Nacia Memor-Tago de Poloj Savantaj Judojn sub la Germana Okupado - ŝtata festo (fiksita de Senato la 14-an de marto 2018).
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 24-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.