Pardubice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pardubice
germane: Pardubitz
urbo
Vido tra Avenuo de Paco al pordego Zelená brána
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pardubice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Tipo de urbo statuta urbo
Konataj lokoj Pardubice kastelo, Muelejoj de Winternitz
Riveroj Elbo, Chrudimka
Situo Pardubice
 - alteco 237 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 19″ N 15° 46′ 45″ O / 50.03861 °N, 15.77917 °O / 50.03861; 15.77917 (mapo)
Areo 77,71 km² (7 771 ha)
Loĝantaro 89 552 (01.01.2012)
Denseco 1 152,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1295
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 555134
Katastraj teritorioj 20
Lokaj partoj 32
Bazaj sidejunuoj 73
Urbaj partoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pardubice
Retpaĝo: www.mesto-pardubice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Pardubice ( (Pri tiu ĉi sono elparolu; germane Pardubitz) estas regiona urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en orienta Bohemio ĉe kunfluo de la riveroj Elbo kaj Chrudimka. En 1997 ĝi havis 92.980 loĝantojn.

La urbo famas pro sia speciala spickuko (ĉeĥe: perník) kaj "Velká pardubická" - la plej malfacila kaj plej prestiĝa ĉevala vetkonkuro en kontinenta parto de Eŭropo (kun timata 9m larĝa fosaĵo de Taxis).

Urbaj sekcioj

Historio

La unua skriba mencio pri ekzisto de la urbo devenas el la jaro 1295, kiam tie la papo Bonifaco la 8-a fondis monaĥejon de Kavalira ordeno de krucanoj kun ruĝa stelo kaj preĝejon de Sankta Bartolomeo. En 1340 heredis la urbon Arnošt z Pardubic, posta unua praga ĉefepiskopo.

En vico da posedantoj ni rememoru Smil Flaŝka el Pardubice, Hanuš el Milheim (kiu konstruis la Betleheman kapelon en Prago), Viktorin el Kunštát kaj Poděbrady, patron de la posta ĉeĥa reĝo Georgo el Poděbrady.

La plej fama periodo datiĝas ekde la jaro 1491, kiam la urbon aĉetis elstara nobela familio Pernštejn. Tiam ekestis urbo kun firma fortikaĵo. Ekde la jaro 1560 posedis Pardubice la ĉeĥa reĝo.

Ekfloro de la urbo komenciĝas dum la unua duono de la 19-a jarcento rilate al la konstruo de fervoj-linio Prago - Pardubice - Olomouc kaj ekesto de multaj fabrikoj en la dua duono - Hübner-Opitz fabriko de muelmaŝinoj (1866), sukerfabriko (1869), bierfabriko (1871), fabriko de Prokop (1872), rafinerio de mineraloleoj de firmao Fanto (1889), kafo-fabriko de J.Franck (1897).

Post la unua mondmilito la industrio plu disvolviĝis, ekestis fabriko Explosia Semtín (kemia industrio), Telegrafia, pli malfrue Tesla (elektronika industrio).

Dum dua mondmilito tie estis aktiva grupo de rezista movado kontraŭ faŝismo. Fama estas agado de paraŝutista grupo Silver A, kiu aranĝis atencon kontraŭ Reinhard Heydrich. Post la atenco, dum majo 1942, starigis naziistoj en Kasteleto ekzekutejon, kie mortis dum unu monato pli ol 200 homoj, inter ili loĝantoj de tute forbruligita kaj detruita vilaĝo Ležáky.

Post la mondmilito, en la jaro 1949 Pardubice iĝis ĉefurbo de Orientbohemia regiono, kio influis pluan rapidan evoluon de la urbo.

Nuntempo

Kvankam Pardubice estas precipe industria kaj trafika centro, ĝiaj loĝantoj ĝuas ankaŭ riĉan kulturan kaj sportan vivon. Sian sidejon tie havas Universitato kaj multaj fakaj mezlernejoj.

Ekde komenco de la 20-a jarcento tie disvastigas kulturan vivon „ŝtona“ teatro kun profesia ensemblo. Elstara posteno apartenas ankaŭ al Kamera filharmonio.

En Pardubice oni aranĝas multajn sportajn konkursojn, ni nomu almenaŭ mondfaman ĉevalvetkuran konkurson "Velká pardubická", aranĝatan ekde la jaro 1874.

Ankaŭ spidvea konkurso de motorcikloj "Ora kasko“ (ekde 1929) kaj tenis-turniro de junioroj allogas multajn sportamantojn.

La loka hokea klubo edukis multajn ĉampionojn, majstrojn de la mondo kaj olimpikaj venkintojn.

En Pardubice eblas vidi multajn vidindaĵojn. Ankaŭ en proksima ĉirkaŭaĵo vizitanto trovos ĉarmajn kaŝejojn por ripozo de la korpo kaj animo.

Transporto

Trajna transporto

Ĉefa stacidomo en Pardubice

Pardubice estas grava nodo en fervoja trafiko en Ĉeĥio. En Pardubice haltas ĉiuj personaj kaj longdistancaj personaj (ankaŭ noktaj) trajnoj.

Fervoje estas Pardubice ligita al jenaj urboj:

Aera transporto

Atendohalo de Flughaveno Pardubice

Pardubice posedas internacian flughavenon, kiu situas sud-oriente de la urbocentro.

Vidindaĵoj

Pesta kolono

Pernštýn-placo

Formon kaj aspekton de la placo ordonis elkrei jam Vilém z Pernštejna. Ankaŭ li decidis plibeligi aspekton de la domoj.La domoj de historia kerno de la urbo reprezentas tri bazajn etapojn de konstrua evoluo, la malfrugotikan kun ŝtona embrazuro de fenestroj kaj desegnitaj niĉoj, la renesancan kun terakotaj fenestroj, la malfrubarokan kaj la klasicisman kun ornamaĵoj de gabloj.
Tuj malantaŭ la Verda pordego staras malfrugotika domo n-ro 77 (nuna Regiona biblioteko), kiu estas modelo de la stilo. Meze de norda flanko de la placo situas la urbodomo, konstruita en la jaroj 1893-1894 en novrenesanca stilo laŭ la projekto de J. Vejrych. Fasado kun reliefo "Jonaso kaj baleno" donis nomon al la plej valora domo sur la placo - „Ĉe Jonaso“ (devenanta el la jaro 1797). Dominanto de la suda flanko estas la gastejo "Blanka ĉevaleto", menciata jam ekde jaro 1507. Centre de la placo situas 6 metrojn alta korinta pesta kolono kun statuo de la sankta Virgulino Maria. La kolono estas ĉirkaŭita per balustrado kun statuoj de ĉeĥaj sanktuloj.

Kastelo

Fortikaĵa sistemo ĉirkaŭ la kastelo estas eminenta en mezeŭropa historio de armea konstruado inter gotika kaj renesanca epokoj. Kernon de la kastelo kreas gotika burgo el la unua duono de la 14-a jarcento.

Vilém z Pernštejna rekonstruis burgon en malfrugotika stilo. Liaj filoj poste (1529 ĝis 1541) daŭrigis en stilo renesanca. Ekde la jaro 1560 la kastelon posedis la reĝa kamero. Dum regado de la imperiestroj Maksimiliano la 2-a kaj poste Rudolfo la 2-a la kastelo estis aranĝita laŭ projekto de itala konstruisto Ulricco Aostalli. Aranĝo en baroka stilo devenas el la jaroj 1723 – 1726.

Post dek jaroj da rekonstruo la kastelo estas denove publike alirebla.

Preĝejo de Sankta Bartolomeo

Preĝejo de Sankta Bartolomeo

Areo de la preĝejo estas loko de la plej malnova mezepoka loĝado en la urbocentro. La monaĥejo, fondita ĉi tie en la dua duono de la 13-a jarcento malaperis nur post husana atako en la jaro 1421.
En la jaroj 1507 – 1514 estis preĝejo de sankta Bartolomeo rekonstruita en malfrugotika stilo kaj estis uzata kiel entombiga loko de la nobela familio Pernštejn. Atestas pri tio portalo en norda parto el la jaro 1519, la plej malnova renesanca memoraĵo en la urbo kun surskribo kaj genta blazono. En la jaro 1912 estis al la preĝejo alkonstruita okcidenta antaŭĉambro laŭ la projekto de B. Dvořák. Ĉefa altara bildo de M. L. Willman devenas el la jaro 1692 kaj prezentas torturon de sankta Bartolomeo.

Verda pordego

Perštýna placo kaj Zelená Věž

Sesdek metrojn alta turo, antaŭe kun du pordegoj devenas laŭvere jam el epoko antaŭ-pernŝtyna. Post la jaro 1507 ĝi estis aranĝita en malfrugotika stilo kaj post la dua totala forbrulo de la urbo en la jaro 1538 ĝi estis plialtigita je triono de alteco kaj tegmento estis kovrita per kupra lado. La verda koloro de patino donis nomon al la pordego antaŭe nomata Praga (laŭ direkto de elirvojo el la urbo) Verda.La reliefo, bildigata legendon de ekesto de blazono de la urbo, devenas de skulptisto B. Vlček laŭ la desegno de Mikoláš Aleš. El la turo ĉiu povas trarigardi urbon kaj eĉ (dum bela vetero) malproksiman ĉirkaŭaĵon.

Vidu ankaŭ

Famaj personoj

En la urbo naskiĝis

  • Karel Emanuel Macan
  • Johann Franz Kempen, Freiherr von Fichtenstamm, aŭstra oficiro kaj fondinto de la ĝendarmaro

Ĝemelurboj

Esperanto-movado

En Pardubice okazis la 4-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en jaro 1982.

Pardubice estas sidejo de la

Ŝablono:Urbo Pardubice