Kubo (lando)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo temas pri la lando Kubo. Por aliaj signifoj de la vorto, vidu Kubo (apartigilo).
Kubo
República de Cuba
Flago de Kubo Blazono de Kubo
Nacia himno: Nacia Himno de Bayamo
Nacia devizo: Ser cultos para ser libres - José Martí (Esti kleraj por esti liberaj)
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Havano (2.250 mil)
Ĉefa(j) lingvo(j) hispana
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj, afrikdevenaj kredoj, div. kristanaj konfesioj, judismo.
Areo
 % de akvo
110.861 km²
42,803%
Loĝantaro 11.394.043 (2007)
Loĝdenso 102/km²
Horzono UTC-5 (en somero -4)
Interreta domajno .cu
Landokodo CU
Telefona kodo 53
Politiko
Politika sistemo Socialismo
Ŝtatestro Raúl Castro
Nacia tago 1-a de januaro
Sendependiĝo de Hispanio

- deklarita = 1868

- rekonita = 1898

- Kastrisma revolucio = 1959

Ekonomio
Valuto kuba peso (CUP)
konvertebla kuba peso (CUC)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Kubo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Kuba Respubliko (hispane República de Cuba) aŭ nur Kubo estas lando (insularo, arkipelago) en Kariba Maro, la plej granda el la Antiloj. La ĉefa insulo konata kiel Kuba Insulo, estas la plej granda el la Grandaj Antiloj. Ankaŭ apartenas al la arkipelago la Insulo de la Junularo (antaŭe nomata "Isla de Pinos") kaj multnombraj insuletoj kiuj ĉirkaŭas la lastajn menciatajn. Norde troviĝas Usono kaj Bahamoj, okcidente Meksiko, sude Kajman-insuloj kaj Jamajko kaj sudoriente Haitio.

Kubo okupas la 51an lokon en la «Indekso de homa disvolviĝo» farita de la Unuiĝintaj Nacioj (la 4an inter landoj de Latinameriko, post Ĉilio, Argentino kaj Urugvajo).[1]

Krome laŭ informoj ankaŭ de UN, Kubo estus la unika lando en la mondo kiu plenumas la du kriteriojn kiu, laŭ la organizo WWF, signifas la ekziston de la daŭripovo: homa disvolvigo alta (IHD > 0,8) kaj pludaŭra Ekologia premsigno (Ekologia premsigno < 1,8 ha/p).[2]

Kubo estas hejmo de ĉirkaŭ 11 milionoj da homoj kaj estas la plej populacia insulo kaj lando en Karibio. La homoj, kulturo, kaj kutimoj miksas diversajn fontojn, kiaj la indiĝenaj de Tainoj kaj Cibonejoj, la periodo de hispana koloniismo, la enmeto de afrikaj sklavoj kaj ties proksimeco al Usono kaj duarange al aliaj landoj, kiaj Meksikio kaj Haitio.

Enhavo

[redakti] La nomo Kubo

La nomo Kubo venas de la taina lingvo Cubao kiu estas tradukata kiel "kiel la fruktodona grundo abundas"

[redakti] Historio

[redakti] Malkovro kaj kolonia epoko

Hispanoj eniris la insulon en 1511, kaj rapide eldetruis la tutan indianan loĝantaron (vidu priskribon en la libro de Bartolomeo de la Casas) pluigenda.

[redakti] Sendependiga ribelo kaj usona interveno

José Martí

[redakti] Kastrisma revolucio

  • En 1953 okazis la atako al la kazerno Moncada [monKAda] farita de Fidel Castro kaj aliaj 165 revoluciuloj. La atako malsukcesis kaj Fidel estis arestita.
  • En 1955 la tiama prezidanto Fulgencio Batista liberigis la politikajn prizonulojn. Castro elmigris al Meksikio.
  • En 1956 Castro, Che Guevara kaj aliaj 81 revoluciuloj enŝipiĝis al Kubo en ŝipo Granma (laŭ kiu poste nomiĝis oficiala gazeto) kun intenco forigi Batista-n el la povo kaj krei alternativan regadon. De tiam komenciĝis la gerila milito en la sudaj montaroj de Kubo. El la sudorienta parto la revoluciuloj ricevis la apogon de granda parto de la loĝantaro kaj batalante avancis iom post iom ĝis konkeri, fine de 1958, la tutan landon.
  • En 1959 Batista forfuĝis el la lando, dum la revoluciuloj (barbuloj) eniras unue la ĉefurbon kaj poste en Santiago. Fidel fariĝas ĉefministro.
  • En 1961, precize je la 12a de aprilo, 1.200 kubanoj ekzilitaj en Usono elŝipiĝis en la Bahía de Cochinos [baIa de koĈInos] (Porkogolfo) kun intenco forigi el la povo la revolucian reĝimon. La invado malsukcesis, ĉar la kuba defendo estis efika kaj subtenata de grandaj partoj de la popolo, kaj krome ĉar la invadintoj, krom atingi antaŭan trejnadan kaj armilan helpon en Usono, ne sukcesis atingi de la usona prezidanto John F. Kennedy la invadon de la usona armeo.
  • En tiu sama jaro 1961, post kiam Usono realigis malamikan politikon kontraŭ Kubo, la kuba registaro akceptis la helpon de Sovetunio kaj de la socialismaj landoj kaj en la sekvo proklamas socialismon per ŝtatigo de entreprenoj, eduksistemo kaj amaskomunikiloj. Krome oni proklamas ateismon.
  • En 1962 okazis la krizo de misiloj kiam Usono denuncis, ke Sovetunio muntas misilojn en Kubo kontraŭ Usono. Usonaj militŝipoj ĉirkaŭis la insulon, malhelpis alvenon de kroma milita materialo kaj malfaciligis la ekonomian disvolviĝon. La 28an de oktobro, intensa intertraktado rekte inter Kennedy kaj la soveta Ĝenerala Sekretario Ĥruŝĉov trovis la kompromison: Anoncis Sovetunio malmunton de tiu plano kaj Usono malmunton de siaj raketoj starigitaj en Turkio kontraŭ Sovetunio.
  • En 1965 Usono kaj Kubo subskribis dokumenton, kiu permesis al kubanoj elmigri al Usono. Dum ĉirkaŭ 8 jaroj pli ol 125.000 kubanoj elmigris.
  • En 1980 okazis nova elmigrado de ĉirkaŭ 125.000 kubanoj.
  • En 1991 Sovetunio disfalis kaj Kubo perdis sian plej utilan aliancanon; kun la falo de la socialisma sistemo en la ĉefaj socialismaj landoj, Kubo perdis preskaŭ ĉiajn ekonomiajn rilatojn. La ekonomio de Kubo, malhelpata de Usono, suferis ties bojkoton kaj gravajn malfacilaĵojn, kiujn en tiu por Kubo malfacila momento Usono ankoraŭ signife akrigis.
  • En 1994 okazis nova krizo de elmigrintoj en fuĝŝipetoj.
  • En 1998 la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Kubon kiel simbolo de malfermo de la reĝimo al la religia aktivado, tiel ekpliboniĝis la ĝistiama situacio de la katolika eklezio en Kubo. Samjare estis arestitaj en Usono la nomitaj Kvin kubanoj.
  • En 2006 pro kirurgia operacio Castro retiriĝis el la politiko portempe kaj la vicprezidanto, lia frato Raúl, ricevis la povon. La 19an de februaro de 2008 Castro mem anoncis, ke la retiriĝo estos definitiva. Dum tiuj jaroj Kubo ricevis apogon kaj kunlaboron de pli malpli amikecaj reĝimoj de Hugo Chávez en Venezuelo, Evo Morales en Bolivio kaj iomete el Ekvadoro kaj Argentino.

[redakti] Geografio

Topografia mapo de Kubo
La Sierra Maestra vidata ekde la ebenaĵo

La lando estas arkipelago konsistanta el la plej granda insulo de la Antiloj, nomata Kubo, la Insulo de la Junularo (antaue nomata Isla de Pinos), kaj aliaj 4.195 insuletoj. Ĝi troviĝas en la Kariba Maro, roksimede la marbordoj de Usono kaj Meksiko. Ĝiaj landlimoj estas norde kun la Florida Markolo, oriente kun Paso de la Ventoj, sude kun Karibio kaj okcidente kun la Meksika Golfo. Entute ĝi havas 110.922 kvadratajn kilometrojn. Ĝi havas similan areon ekzemple kiel GvatemaloBulgario.

Biogeografie Kubo apartenas al la Kariba ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la sistemo de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la Kubajn humidajn arbarojn, kiuj konstituas ekoregionon de la biomo "Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj". La plej parto de la lando estas ĉefe fruktodona ebenaĵo, sed ankaŭ estas montaroj kiaj la fama Sierra Maestra. La plej alta pinto estas Pinto Turkino kaj havas 1,974 m.

[redakti] Klimato

La klimato estas tropika, varmas la tutan jaron kaj neniam neĝas nek frostas.

[redakti] Administra divido

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teritoria organizado de Kubo.

Kubo estas dividita en 15 provincoj kaj 169 municipoj. Isla de Juventud estas "speciale administrata municipo". CubaSubdivisions.png

1: Pinar del Río - 2: Artemisa (provinco) - 3: La Habana - 4: Mayabeque - 5: Matanzas - 6: Cienfuegos - 7: Villa Clara - 8: Sancti Spíritus - 9: Ciego de Avila - 10: Camagüey - 11: Las Tunas - 12: Granma - 13: Holguín - 14: Santiago de Cuba - 15: Guantánamo - 16:Isla de la Juventud


[redakti] Ĉefaj urboj

[redakti] Ekonomio

La plej parto de la lando estas ĉefe fruktodona ebenaĵo, kie oni produktas sukerkanon, tabakon, rizon kaj legomojn.

[redakti] Valuto

Kuba peso (CUP)kaj kuba konvertebla peso(CUC); ambaŭ monunuoj estas uzataj por landanoj kaj esterlandanoj, ĝi egalvaloras 1,10 usonan dolaron.

[redakti] Eksporto

Sukero, fruktoj, fiŝoj, kafo, tabako, nikelo, rumo.

[redakti] Agrikulturo

  • Formoj de leĝa kaj mastrumstrukturoj:
    • Ŝtataj bienoj
    • UBPC (Unuiĝoj bazaj de kunlaboreca produktado)
    • CCS (Kooperativoj de sevoj kaj kredito)
    • CPA (kooperativoj de agrikultura produktado)
    • Privataj etbienuloj.

[redakti] Ekonomia krizo post 1990 kaj ties supero

Ĝis 1990 la agrikulturo de Kubo estis fokusita pri unukultivado de sukero por eksportado al komunismaj landoj, sed 60% de la necesa manĝo estis importita. La agrikulturo estis intensa agrikulturo dependanta de agrotoksaĵoj, ĥemiaj grundnutrado, ktp, ĉiuj importitaj el Sovetio. Ĝenerale la tuta ekonomio dependis de Sovetio. Post 1990 disfalas la komunista regimo de Sovetio, cetere la ekonomia blokado trudata de Usono pli severiĝis. Tial severa krizo batis Kubon kaj la nutrado devis esti kvotigita kaj ege malkreskis.

  • Reformoj
    • En mastrumado de grundo:
    • En kultivadmetodoj
    • Rezultoj

pluigenda

[redakti] Ekstera politiko

Kubo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Ĝi estas membro de la grupo de Senaliancaj Ŝtatoj, kies prezidon ĝi en 2007/2008 plenumis. Kiel reprezentanto de tiu ŝtatogrupo, la kuba ministro pri eksteraj aferoj prezentis, dum la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 26-an de septembro 2007 la vidpunkton de tiu ŝtataro pri la mondaj problemoj: [1].

[redakti] Socio kaj loĝado

En Kubo loĝas ĉirkaŭ 11 milionoj da loĝantoj, tio estas simila populacio kiel en Grekio, Portugalio kaj Senegalio.

[redakti] Rasa konsisto

Blankuloj - 66%, nigruloj - 12%, mestizoj - 22%.

[redakti] Religio

La hegemonia eklezio en Kubo estas la katolika kun 8 episkopoj, 523 paroĥoj, du pastrolernejoj, 1.500 mizihejmoj, 92 monaĥ(in)ejoj kaj 1.200 pastroj. Rilate la aliaj eklezioj estas 54 evangeliaj preĝejoj, du ortodoksaj, 5 sinagogoj, 1 islama ligo, ĉirkaŭ 1.400 spiritismaj ejoj aŭ voduejoj, kio vere estas la plej disvastigata kredo se konsideri la influon kaj eniron en multaj aspektoj de la vivo inkluzive tiu de la katolika kaj aliaj eklezioj. Alia malgranda religia komunumo estas la Bahaa Kredo kiu havas sidejon nacian en Havano kaj lokan en Camagüey, kvar Spiritajn Asembleojn en Havano, Santa Clara, Ranchuelo kaj Camagüey; grupojn en Florida, Jatibonico, Cienfuegos, Varadero, Ciego Caballo, Holguín kaj Santiago de Cuba.

[redakti] Aĝdivido

Kubo rangas kiel la dua lando rilate al la maljuneco de la loĝantaro. La naskokvanto falis (0,9 % en 2006 kontraŭ 2,5 % en 1953), la elmigrokvanto atingas 0,26 % kaj la kresko de la loĝantaro estas ege malalta (-0,04 %). Rezulte de tio la proporcio de homoj aĝaj je pli ol 60 jaroj estas 16 %, kaj oni prognozas 22 % en 2020. Laŭ kelkaj fakuloj, en 2025 ĉiu kvara homo estos maljunulo.[3]

[redakti] Sansituacio, kaj iniciatoj

  • Kubo estas internacie agnoskita pro ties escepte bonaj (rilate la kompareblaj landoj kaj la mona riĉeco de la lando) prisanaj statistikoj. La prisana zorgado kaj stato de la la kubaj loĝantoj estas kompareblaj al tiuj en riĉaj landoj kaj draste pli altaj ol en aliaj kompareblaj tropikamerikaj landoj.

pluigenda

  • La interamerika lernejo pri medicino de Havano: kreita en 1998 celas liveri senpagan kuracistan kapabligon al nepagipovaj studentoj el ĉiuj landoj de Latinameriko (kaj eĉ el kelkaj malriĉaj tavoloj en Usono). Nun estas 9.600 studentoj en ĝi, el 19 amerikaj landoj (inkluzive 65 el Usono) kaj 4 afrikaj.

[redakti] Homaj rajtoj

Kubo daŭre persekutas disidentojn, la mortpuno estas ankoraŭ laŭleĝa en Kubo, kvankam en la lastaj jaroj (escepte de tri ŝipforkondukintoj en 2003) ne plu aplikata. Ne ekzistas sendependa advokataro.

La 16an julio 1997 kvar aŭtoroj de la dokumento La patria es de todos (la patrio apartenas al ĉiuj) estis arestitaj kaj multaj el ili kondamnitaj al multjaraj malliberejaj punoj. Osvaldo Payá kaj aliaj pacemaj batalantoj por civitanaj rajtoj subtenas la t.n. projekton „Varela“ proyecto Varela kolektinte 25.000 subskribojn por ŝanĝo de konstitucio, ĉar la nuna konstitucio permesis ŝanĝon de konstitucio kun 10.000 subskriboj.

Dum junio 2003 - 98% de elektantoj voĉdonis por ŝanĝo de la konstitucio, en kiu socialismo kiel ŝtatformo estis fiksita en la nuna konstitucio. Tamen, tiun voĉdonon la opozicio kvalifikis "tute maldemokratia", kun la argumento, ke tiu plebiscito estis "devigita" per la kubana registaro kaj ke ĝi konsidereblas kiel reago al la projekto „Varela“. La balotrezultato de 98% klariĝas, lau ili, per "nerekta balotdevigo"; ke en kazo de ne-partopreno en la elektoj, kubanoj devas atendi malavantaĝojn kaj eĉ sankciojn. http://news.bbc.co.uk/hi/spanish/latin_america/newsid_2048000/2048313.stm Eksterlandaj elekto-observantoj ne estas allasitaj. Tamen tio ne klarigas la grandegan kvanton da voĉoj por la propono, dum ja facilis meti nean au nevalidan vochdonilon en la urnon.

La supre menciita opozicio, kune kun la registaroj ĉefe de Usono kaj de la Eŭropa Unio, kritikas la staton de la homaj rajtoj en Kubo. Emfazinda estas, ke en kubanaj elektoj nur unu partio estas allasita, kvankam tiu kiel aliaj organizaĵoj ne rajtas interveni en la starigo de la bazaj kandidatoj; la bazaj kandidatoj por la komunumaj konsilantaroj estas starigitaj de la loĝantoj de la kvartaloj inter si. Prezentiĝas por la provincaj kaj la nacia asembleoj nur tiom da kandidatoj, starigataj de la lokaj asembleoj, por la , kiom da seĝoj estas disponeblaj. La duono estas proponita de lokaj parlamentoj, la alia duono de amasaorganizoj kiel CDR, sindikatoj kaj uniĝoj de kampanaroj, virinoj aŭ junularoj. La ununura ebleco montri onies opozicion estas doni malvalidan voĉon.

Menciindas ke kelkaj el la ekonomiaj kaj socialaj homaj rajtoj estas sekvataj pli ol en multaj aliaj samregionaj landoj. Ekzemple la edukado kaj la sansistemo por la ĝenerala publiko estas pli bonaj en Kubo ol en ĉiuj aliaj latinamerikaj landoj. La grandegaj subvencioj por la sansistemo kaj aliaj servoj en Kubo estas kompensataj en la ŝtata budĝeto inter alie per la salajropolitiko. La averaĝa monata salajro estas 250 kubaj pesoj (ĉirkaŭ €10), kio kovras vere nur tre bazajn elspezojn por la ŝtate subvenciataj produktoj. La edukado- kaj sansistemoj apartenas al la t.n. atingaĵoj de la revolucio, kiujn la interna disidentaro taksas kritike (en la hispana) [2]

[redakti] Komunikiloj

Kiel konsekvenco de la stato antaŭ 1959, kiam la kubaj amaskomunikiloj apartenis al grandaj inform-monopoloj je la servo de kapitalo, unu el la ĉefaj decidoj de la nova revolucia registaro estis ŝtatigi la amaskomunikilojn tiel ke de tiam ili apartenas al la ŝtato laŭ la konstitucio de 1976, ĉap.VI, art. 52. kaj konfirmita en 1992. Konsekvence la komunista partio de Kubo posedas monopolon pri informado. La centra organo de la komunisma partio estas la ĉiutaga gazeto Granma. Ekzistas pluraj naciaj gazetoj de la laboristoj, junularo kaj provincaj. Ankau la nacia televido kun kvar tutlandaj kanaloj, el kiuj du estas edukaj, ofertas plurajn edukajn kaj didaktikajn programojn. Eksterlande oni konsideras kiel kontraŭpezan la hispanlingvan stacion Radio Martí el Usono, ret-ĵurnaloj kiel Cubanet [3], kiuj ricevas jare kelkajn milionojn da dolaroj el la usona kongreso kiel parto de la politika konflikto kiu markas la ambaŭlandajn rilatojn (pri tiuj rilatoj vd Howard Zinn: La radikoj de la kuba politiko de Usono). Kutime pluraj gazetoj kaj agentejoj el eksterlando [4], raportas preskaŭ senescepte kritike kaj pri apartaj temoj je politika intereso pri Kubo kaj ties registaro. Agentejoj kiel CNN kaj BBC havas raportejojn konstantan en Havano. La posedo de satelitaj antenoj estas strikte malpermesitaj. Aliron al Interreto funkcias en Kubo ĝis nun nur pere de satelito, ĉar Kubo ne ricevas aliron al la vitrofibraj kabloj kiuj ĉirkaŭas ĝin, pro la bojkota malpermeso de Usono. Ĉiuj institucioj, interalie sciencaj, kuracistaj kaj edukaj, kaj ankaŭ la komputilejoj de ĉiuj urbaj distriktoj ('municipio') havas aliron al la kuba intra-reto. En februaro 2007 Kubo publikigis la t.n. beta-version de la propra serĉilo nome "2x3". Konsulteblas 150.000 oficialaj paĝoj, sciencaj, kulturaj, politikaj, ekz-e de la ŝtata gazetaro (kaj interalie la paroladoj de Fidel Castro). Estas planita la anstataŭigo de Vindozo per Linukso kaj submara ligo inter Venezuelo kaj Kubo per vitro-fibra kablo.

[redakti] Kuba Informa Agentejo (ACN) (ankaŭ en Esperanto)

La Kuba Informa Agentejo (nacia nomo: Agencia Cubana de Noticias), fondita la 21-an de majo 1974 en Havana, prezentas modestan elekton de informoj ankaŭ en Esperanto. Temoj estas ĉefe registaraj anoncoj, oficialaj vizitoj de ŝtatestroj kaj gravaj sciencaj kaj kulturaj aranĝoj. La indikilo al interesaj lokoj montras turismajn vidindaĵojn.

[redakti] Esperanto-movado

Vidu apartajn artikolojn: Esperanto-movado en Kubo, Kubaj esperantistoj kaj Kuba Esperanto-Asocio (KEA)

[redakti] Referencoj

  1. Cf. Informo pri homa disvolviĝo, 2009, paĝo 157.
  2. Cf. WWF, Living Planet Report 2006, paĝo 21.
  3. Monato, marto 2009.
  • Jozefo de Jesús Campos Pacheco, "La ĉeflando de Esperantujo en 2010. Kubo", Juna Amiko, 3/2009 (126), paĝo 31.

[redakti] Eksteraj ligiloj


Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj