Saltu al enhavo

Svídnice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Svídnice
Svídnice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Svídnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Rivero Chrudimka
Situo Svídnice
 - alteco 294 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 58″ N 15° 48′ 37″ O / 49.88278 °N, 15.81028 °O / 49.88278; 15.81028 (mapo)
Katastro 3,11 km² (311 ha) Svídnice u Slatiňan
Loĝantaro 437 (2024)
Denseco 140,51 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 21 ĝis 538 24
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572331
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svídnice (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obecsvidnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Svídnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de rivero Chrudimka, sub valbaraĵa sistemo Křižanovice - Práčov, en Fera montaro, parte en samnomata protektata pejzaĝa regiono, 5 km sude de urbo Slatiňany, 10 km sude de urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 437 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slatiňany, Nasavrky, Lukavice kaj Licibořice.

Nomo de la vilaĝo Svídnice devenas de ĉeĥa nomo de ligneca planto svída (kornelo) kaj esprimas, ke la rivero Chrudimka ĉi tie fluas inter korneloj. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1349. En la jaro 1564 estis Svídnice aligita al la sinjorejo Seč.

Paperfarejo

[redakti | redakti fonton]

Fine de la 17-a jarcento konstruigis sinjoro Josef František Schoenfeld sub domaro Práčov fiŝlagon kaj en la jaro 1714 oni estigis sub la fiŝlago paperfarejon. Oni produktis ĉi tie ofican, pakuman kaj poŝtan paperon. Ĉefa krudaĵo por produktado estis ĉifonoj, kiujn elaĉetadis en urboj kaj vilaĝoj "ĉifonistoj". Ĉirkaŭ la duono de 19-a jarcento la paperfarejo ĉesis prosperi kaj pro tio estis ĉe ĝi establita muelejo. En la jaro 1854 la objekto forbrulis kaj post kelkaj jaroj la paperfarejo ĉesis produkti. Post la dua mondmilito la fiŝlago malestiĝis konteste kun konstruo de valbaraĵo Práčov kaj el la muelejo restis nur loĝeja domo n-ro 9.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869460
1880485
1890485
1900487
1910468
1921472
JaroLoĝantoj
1930453
1950405
1961494
1970448
1980397
1991383
JaroLoĝantoj
2001370
2014422
2016439
2017445
2018457
2019457
JaroLoĝantoj
2020463
2021421
2022444
2023439
2024437

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Valbaraĵo

[redakti | redakti fonton]

La ĉefa vidindaĵo en Práčov estas valbaraĵo kaj akvoelektrejo kun alta kontraŭakvobata turo de akvokonstruaĵo Křižanovice - Práčov.

En la jaroj 1364 - 1366 fondis senjoro Jaroš Lacembok en Práčov monaĥejon de Sankta Jakobo kun preĝejo. En la jaro 1421 estis la monaĥejo forbruligita fare de husanoj, sed la preĝejo en Práčov estis ankoraŭ fine de la 15-a jarcento renovigita. Ĝi estas ununava kun profunda kvinlatere femita presbiterejo kun sakristio sur suda flanko, antaŭĉambro sur suda flanko de la navo, kun poligona turo antaŭ la okcidenta frontalo. La presbiterejo kaj navo estas apogataj per pilieroj. La presbiterejo estas kruce volbita, la fenestroj estas novgotikaj altaj, pintarkaj, sur norda flanko estas sankta ŝranko kun trilatera vimperko. En la navo estas barela volbo kun sektoroj.

La ĉefaltaro estas datita 1788, ornamita per bildo de Sankta Jakobo el la jaro 1675, la predikejo ornamita per ornamaj reliefoj kaj anĝelaj kapetoj estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800, en sakristio estas statuo de Karlo la Venkanto, popoldevena baroka krucifikso kaj ligna reliefa aspergujo. Unu sonorilo estas 250 kg peza.

Malgrandaj objektoj

[redakti | redakti fonton]

Sonoriltureto

[redakti | redakti fonton]

Sonorileto kun oklatera soklo staras sur vilaĝplaco.

Krucifiksoj

[redakti | redakti fonton]

Sabloŝtona krucifikso estas apud la kampanileto. Sabloŝtona krucifikso kun reliefo de Sankta Johano Nepomuka estas popola skulptista laboro el la jaro 1759.

Monumento omaĝe de militviktimoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu la eksteran ligilon.

Pasionaj krucoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉe vojoj el la vilaĝo estas tri izolitaj pasionaj krucoj.

Memorinda arbo

[redakti | redakti fonton]

Ĉe la vilaĝo estas memorinda ordinara piceo (Picea abies) 32 m alta, 150 jarojn aĝa, ĝia cirkonferenco estas 220 centimetrojn. Ĉe sia kresko ĝi kreis kvin trunkojn.

Kalkfornoj

[redakti | redakti fonton]

Negrandaj restaĵoj post du kalkfornoj por kalcinado de kalko el kalkŝtono estas en proksima arbareto. Produktita kalko estis uzata ĉefe en paperfarejo kaj por konstruado.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]