Saltu al enhavo

Březina (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Březina
Březina
municipo
Konstruaĵo de municipa ofico, poŝto kaj municipa biblioteko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Březina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Montaro Suborlica montetaro, Svitava montetaro
Rivero Malonínský potok
Situo Březina
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 06″ N 16° 36′ 23″ O / 49.65167 °N, 16.60639 °O / 49.65167; 16.60639 (mapo)
Areo 11,63 km² (1 163 ha)
Loĝantaro 341 (2024)
Denseco 29,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 23 ĝis 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577871
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Březina (Svitavy District)
Retpaĝo: brezina.imunis.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Březina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, 9 km okcidente de urbo Jevíčko kaj 17 km oriente de urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 341 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jevíčko, Rudná, Bělá u Jevíčka, Janůvky, Křenov kaj Slatina.

Origine Březina estis verŝajne ĉeĥa vilaĝo, sed dum koloniigo ĝi estis germanigita. Unue ĝi estas menciita en la jaro 1365 sub nomo Bripper kiel parto de sinjorejo Moravská Třebová. Nomo de la vilaĝo ŝanĝiĝis, ĝi estis Brzezyna, Bryzen, Brzezina, Briesen, Priessen, Brisen, Březina.

Ĝis la jaro 1882 kaj nove de la jaro 1960 estas parto de la komunumo Březina ankaŭ vilaĝo Šnekov. La unua skriba mencio pri Šnekov estas el la jaro 1464, kiam ĝi nomiĝis Dorfflik kaj estis parto de sinjorejo Moravská Třebová. La nomo ankaŭ ŝanĝiĝis - Derflík, Schnockendorffle, Schnekendorf, Dorfel, Šnekow kaj Šnekov.

Ambaŭ vilaĝoj estas prezentitaj en blazono de la komunumo per betulaj folioj (betulo = ĉeĥe bříza, Březina) kaj per helika konko (heliko = ĉeĥe šnek, Šnekov).

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869883
1880908
1890962
1900884
1910799
1921765
JaroLoĝantoj
1930671
1950416
1961644
1970588
1980547
1991425
JaroLoĝantoj
2001386
2014354
2016348
2017349
2018341
2019333
JaroLoĝantoj
2020329
2021302
2022317
2023321
2024341

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Březina estas baroka kapelo de Sanktaj Roĥo kaj Sebastiano kun prismoforma tureto kaj bulba kupolo, kiu devenas el la jaro 1715 kaj estis rekonstruita en la jaro 1853. Pluaj interesaĵoj estas malnova ŝtona paciĝa kruco el la 17-a jarcento kaj statuo de Sankta Johano Nepomuka.

En Šnekov estas kapelo de Sankta Johano Nepomuka kaj ŝtona krucifikso.

En ambaŭ vilaĝoj estas parte konservitaj originaj bienetoj, ofte ĉarpentitaj, en ĉirkaŭaĵo kelkaj krucifiksoj kaj sakraj plastikaĵoj.

Malantaŭ la vilaĝo estis konstruita natura naĝejo, somere multe uzata.

Tra ambaŭ vilaĝoj gvidas cikloturisma traceo el Křenov al valbaraĵo Letovice.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.