Saltu al enhavo

Janůvky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janůvky
municipo
Janůvky
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Janůvky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Montaro Suborlica montetaro, Svitava montetaro
Situo Janůvky
 - alteco 476 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 27″ N 16° 35′ 13″ O / 49.67417 °N, 16.58694 °O / 49.67417; 16.58694 (mapo)
Katastro 3,12 km² (312 ha) Janůvky
Loĝantaro 65 (2024)
Denseco 20,83 loĝ./km²
Unua skribmencio 1308
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578142
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Janůvky
Retpaĝo: www.obecjanuvky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Janůvky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 11 km nordoriente de urbo Březová nad Svitavou kaj 13 km okcidente de Jevíčko. Ĝi estas tre malgranda vilaĝo kun 65 loĝantoj (2024), trovebla sub montetoj de Svitava montetaro.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rudná, Březina, Pohledy kaj Křenov.

La vilaĝo estis fondita dum germana koloniigo de ĉi tiu regiono kaj antaŭ la Dua Mondmilito ĝi estis germana komunumo. Ĉeĥa nomo iom ŝanĝiĝis, estis Janušov, Janůšov, Janůvky, germane Johnsdorf.

La unua skriba raporto pri Janůvky estas el la jaro 1365, kiam ĝi estis parto de la sinjorejo Moravská Třebová.

De la duono de 19-a jarcento ĝis komenco de la 20-a jarcento oni minis ĉi tie brunan karbon, ardorezistan argilon kaj argiloŝtonon.

Norde de la vilaĝo troviĝas vasta arbaro nomata Janůvecké čihadlo (Birdlogejo de Janůvky).

Tra Janůvky kondukas loka signita cikloturisma traceo n-ro 104 el Brněnec al Křenov.

Proksime de la vilaĝo transiras ruĝa turisma signaro de fervoja stacio en Březová nad Svitavou al Hřebečský montodorso, Anenská Studánka, Jablonné nad Orlicí, Králíky kaj Králický Sněžník.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869409
1880436
1890442
1900499
1910450
1921426
JaroLoĝantoj
1930341
1950145
1961128
1970102
198082
199164
JaroLoĝantoj
200141
201448
201648
201750
201856
201960
JaroLoĝantoj
202061
202156
202259
202363
202465

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]