Mikulovice (distrikto Pardubice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mikulovice
Mikulovice
municipo
Preĝejo de sankta Venceslao martiro en Mikulovice
Oficiala nomo: Mikulovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Situo Mikulovice
 - alteco 252 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 18″ N 15° 46′ 42″ O / 49.98833 °N, 15.77833 °O / 49.98833; 15.77833 (mapo)
Areo 3,44 km² (344 ha)
Loĝantaro 1 381 (2023)
Denseco 401,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1382
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575372
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mikulovice
Retpaĝo: www.obecmikulovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Mikulovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 5 km sude de la urbo Pardubice kaj 5 km norde de la urbo Chrudim, ĉe la ŝoseo n-ro 37 kaj ŝoseo n-ro 324 el Pardubice al Chrudim. Vivas ĉi tie 1 381 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Mikulovice
  • Blato

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua historia mencio pri la vilaĝo datiĝas al la jaro 1384. Tamen arĥeologiaj esploroj, ĉefe faritaj en la jaroj 2008 kaj 2009 pruvas, ke la teritorio estis prisetlita jam antaŭ multaj jaroj. Temis pri sava esploro antaŭ konstruo de familiaj domoj. La lokaĵo estas polikultura: trovaĵoj estas el la jaroj de 2 mil a.K. ĝis komenco de nia erao. La trovaĵoj apartenas al t.n. unětická kulturo, al bronza kaj roma eraoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo kaj tombejo[redakti | redakti fonton]

Sur orienta flanko de la vilaĝo sur monteto estas de malproksime videbla dominanta preĝejo de Sankta Venceslao kaj tombejo. Origine la kirko estis konstruita en la 2-a duono de 15-a jarcento, sed en tridekjara milito ĝi estis tute forbruligita fare de svedaj militistoj. Nove estis konstruita nur en la jaro 1769.

Ĝi estas ununava kun malpli larĝa kvadrata presbiterejo, apuda sakristio kaj kun prisma turo fronte. La ĉefa fasado estas kronita per voluta ŝildo. Presbiterejo kaj sakristio estas volbitaj per plataĵo, la navo havas ebenan plafonon. Sur plafono de presbiterejo estas pentraĵo de Kronado de Virgulino Maria kaj scenoj el la vivo de Sankta Venceslao. Iluzia pentrita arĥitekturo de ĉefaltaro estas de Kramolín el la jaro 1792, statuoj de du sanktuloj sur norda altaro, suda altaro, predikejo, benkoj, orgeno kaj krucifikso devenas el la duono de 18-a jarcento. Stana baptujo estas datita 1483. Forĝita krucifikso sur la tombejo estas el la jaro 1781.

Paroĥejo[redakti | redakti fonton]

Domo n-ro 1, estinta malfrubaroka paroĥejo, estas duetaĝa kun neriĉe dividita fasado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]