Smrček
Smrček | |||
municipo | |||
Municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Smrček | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Chrast | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro, Fera montaro | ||
Situo | Smrček | ||
- alteco | 363 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 52′ 06″ N 15° 53′ 36″ O / 49.86833 °N, 15.89333 °O (mapo) | ||
Katastro | 4,72 km² (472 ha) Smrček u Žumberku | ||
Loĝantaro | 134 (2024) | ||
Denseco | 28,39 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 51 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 573817 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Smrček | |||
Retpaĝo: www.obecsmrcek.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Smrček situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, ĉe suda rando de Bohemia-Moravia montetaro, 14 km sudoriente de la urbo Chrudim, 5 km sude de la urbo Chrast. Vivas ĉi tie 134 loĝantoj (2024). Al la 28-a de februaro 2017 estiĝis parto de municipo Smrček-Na sádkách.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horka, Miřetice, Zaječice kaj Žumberk.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo Smrček, respektive pri Vilém Křeše el Smrček, devenas el la jaro 1349. La sinjoro estis atestanto ĉe limigo inter episkopejo de Litomyšl kaj monaĥejo de Podlažice.
Municipan memstarecon la vilaĝo akiris nur en la jaro 1992, kiam ĝi deiĝis de vilaĝo Horka.
La vilaĝon ĉirkaŭas vastaj arbaroj, ĉefe piceaj, kaj de tiuj verŝajne devenas ankaŭ nomo de la vilaĝo Smrček (Piceeto). En ĉirkaŭaĵo estas tri grandaj fiŝlagoj, kiuj nomiĝas Malá Straka, Velká Straka kaj Žďár. En ili oni bredas karpojn kaj por kutimaj kristnaskaj vespermanĝoj kaj por okaza dumjara konsumado. En proksimaj arbaroj oni povas bone promeni en belega pejzaĝo aŭ kolekti vakciniojn aŭ fungojn.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 218 |
1880 | 193 |
1890 | 195 |
1900 | 224 |
1910 | 207 |
1921 | 229 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 233 |
1950 | 168 |
1961 | 220 |
1970 | 159 |
1980 | 145 |
1991 | 116 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 118 |
2011 | 116 |
2014 | 123 |
2016 | 125 |
2017 | 128 |
2018 | 132 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 128 |
2020 | 130 |
2021 | 131 |
2022 | 134 |
2023 | 132 |
2024 | 134 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]En nordokcidenta parto de la vilaĝo situas preĝejeto de Sankta Anna, origine gotika, atestita en la jaro 1349y, rekonstruita baroke. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, prisma turo antaŭ la okcidenta frontalo kaj sakristio sur norda flanko. La presbiterejo kaj subturejo estas kruce volbitaj, triumfa arko duoncirkla, en la navo estas plata ligna plafono. Triala altaro estas signita per jaro 1669, kun bildo de Sankta Anna.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
|