Vysoké Mýto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vysoké Mýto
germane: Hohenmauth, latine: Alta Muta
urbo
Placo de Přemysl Otakar la 2-a en Vysoké Mýto
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vysoké Mýto
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Fervojo Fervojlinio 018
Rivero Loučná
Situo Vysoké Mýto
 - alteco 284 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 55″ N 16° 09′ 11″ O / 49.94861 °N, 16.15306 °O / 49.94861; 16.15306 (mapo)
Areo 42,07 km² (4 207 ha)
Loĝantaro 12 470 (01.01.2012)
Denseco 296,41 loĝ./km²
Fondo 1262
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 41 ĝis 566 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581186
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 10
Bazaj sidejunuoj 18
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vysoké Mýto
Retpaĝo: www.vysoke-myto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vysoké Mýto estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la Regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí. Unu el plej malnovaj kaj plej gravaj urboj de la regiono.

Historio

La urbon fondis la reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1262 ĉe grava komerca vojo, kiu ligis Bohemion kun Moravio kaj aliaj landoj. Jam ekde la jaro 1265 estis la urbo ĉirkaŭigita per fortaj muregoj kun tri pordegoj. Ekde la jaro 1307 Vysoké Mýto iĝis dota urbo de ĉeĥaj reĝinoj. La pordegoj kaj partoj de la muregoj bonstate restis ĝis nun. Ankaŭ origina dispozicio de la urbo kun placo meze restis konservita. La placo estas la plej granda kvadrat-forma en Ĉeĥio. Centre staras pesta kolono el la jaro 1715. Al la plej malnovaj konstruaĵoj sur la placo apartenas urba magistrejo el la jaro 1536. Fine de la 13-a jarcento estis konstruita templo de Sankta Laŭrenco. Ĝia belega altaro ornamita per pentraĵo de baroka majstro Petr Brandl el la jaro 1728 estas la plej valora memorindaĵo de la urbo.

Fine de la 19-a jarcento apartenis Vysoké Mýto al dek sep el la plej grandaj urboj de la ĉeha reĝlando. La urbo estis sidejo de gravaj oficejoj, lernejoj kaj grandega garnizono.

Dum la unua duono de la 20-a jarcento famigis la urbon firmao „Carrosserie Sodomka“ kiu tie ĉi fabrikis karoseriojn de personaj aŭtomobiloj kaj busoj.

Preĝejo de Sankta Laŭrenco

Nuntempo

Nuntempe Vysoké Mýto estas konata pro historiaj memorindaĵoj kaj bela ĉirkaŭaĵo. La tradicion de la bus-fabrikado nun transprenis firmao IVECO Czech republic (antaŭe Karosa). Ankau iamaj kazernoj malaperis. La lastaj soldatoj estis anoj de la okupada armeo de Sovetunio, kiu postlasis en la urbo kaj en proksimaj arbaroj ankaŭ ekologian dezertigon. Post ilia forigo en la jaro 1990 la urbo reviviĝis kaj Vysoké Mýto denove proponas vastan kulturan kaj sportan vivon.

Vidindaĵoj

En la urbo trovigas gimnazio kaj faka konstru-mezlernejo por akvomastrumantoj. En la historian centron de la urbo oni povas eniri kaj enveturi tra antikvaj pordegoj – Litomiŝla kaj Praga (ĉeĥe Litomyšlská a Pražská). El la Choceň-pordego restis nur turo.

Praga pordego

Praga pordego

Litomiŝla pordego

La pordego estas la plej sendifektita parto de iama defenda sistemo konstruita en la 13-a jarcento. Kvankam kvarfoje ( en la jaroj 1461, 1700, 1774 kaj 1816) ĝi forbrulis, la gotika stilo restis konservita ĝis nuntempo.

Litomiŝla pordego

La pordego havas, same kiel la Praga pordego, du turojn. Post forbruligo komence de la 19-a jarcento ĝi estis rekonstruita en novgotika stilo. Komence de la 20-a jarcento la pordegon ornamis pentristo Mikoláš Aleš. La pentrajo bildigas duelon de sankta Georgo kun drako.

Muregoj

Je ordono de rego Přemysl Otakar la 2-a estis la urbo ĉirkaŭigita per muregoj – 10 m altaj kaj 1,2 m larĝaj. Al ĉiu pordego apartenis levponto. La plej gravaj okazaĵoj de la historio estas skulptitaj en la muregon en Jungmann-parko.

Eksteraj ligiloj

greke Regiona muzeo ĉeĥe, angle greke Urba galerio ĉeĥe greke Militista pietloko ĉeĥe greke Militista pietloko 2. str. ĉeĥe

Ŝablono:KapoMunicipoNav Brteč | Domoradice | Choceňské Předměstí | Knířov | Lhůta | Litomyšlské Předměstí | Pražské Předměstí | Svařeň | Vanice | Vysoké Mýto-město Ŝablono:PiedoMunicipoNav