Svinčany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svinčany
municipo
Malfrubaroka preĝejo de Sankta Laŭrenco en Svinčany
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Svinčany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Svinčany
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 19″ N 15° 38′ 30″ O / 49.97194 °N, 15.64167 °O / 49.97194; 15.64167 (mapo)
Areo 8,19 km² (819 ha)
Loĝantaro 554 (2023)
Denseco 67,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1226
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 535 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575771
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svinčany
Retpaĝo: www.svincany.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Statuo de Madono
Preĝejo en Svinčany, rigardo de oriento
Svinčany, turo de la preĝejo

Municipo Svinčany (legu Svinĉany) troviĝas en distrikto Pardubice, regiono Pardubice, Ĉeĥa respubliko, 11 kilometrojn sudoriente de urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 554 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkovice, Heřmanův Městec, Klešice, Chrtníky, Svojšice, Stojice kaj Choltice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1226, kiam la vilaĝo apartenis al Křišťan el Svinčany.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869722
1880802
1890872
1900917
1910899
1921857
JaroLoĝantoj
1930860
1950607
1961576
1970501
1980428
1991380
JaroLoĝantoj
2001370
2014435
2016456
2017467
2018471
2019480
JaroLoĝantoj
2020482
2021496
2022512
2023554

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Al la municipo apartenas vilaĝoj:

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Laŭrenco[redakti | redakti fonton]

Origina ligna preĝejo estis dokumentita jam en la jaro 1349. Nuntempa preĝejo estas malfrubaroka, konstruita en la jaroj 1764 ĝis 1768 fare de konstruisto Francisko Tomaso Jedlička. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita pastrejo, kun sakristio sur dekstra kaj kapelo sur maldekstra flanko. La turo estas sur okcidenta fronto. La fasado estas dispartigita per tri duopoj da pilastroj. Pastrejo estas tegmentita per klostra volbo, la navo havas traban plafonon stukitan sur kano.

Pentraĵoj en interioro, iluzia kolona arĥitekturo, estas laboraĵo de Josef Kramolín. Predikejo estas rokoka. Baptujo estas ornamita per motivoj de fajfiloj kaj pentrita grupo ĉe Bapto de Ĥristo. Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo kun baroka kadavrejo.

Estinta paroĥejo[redakti | redakti fonton]

Estinta paroĥejo estas baroka el la jaro 1778, duetaĝa. En salonego de la dua etaĝo estas survandaj pentraĵoj de Josefo Kramolín.

Pestokolono[redakti | redakti fonton]

Pestokolono ĉe la preĝejo estas el la jaro 1713.

Madono[redakti | redakti fonton]

Statuo de Madono ĉe la preĝejo de F. Kofránek estas el la jaro 1892.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Foje sur herbejo malantaŭ la vilaĝo granda aprino elfosis sonorilon. La homoj levis la sonorilon el la grundo kaj sur loko post ĝi restis fonteto, kiu neniam elsekiĝas nek frostiĝas. La sonorilo estis pendigita sur la turon de la preĝejo de Sankta Laŭrenco kaj la komunumo estas okaze de tiu aparta okazaĵo nomata Svinčany (porkinvilaĝo).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]