Municipo Rabštejnská Lhota situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur norda rando de montareto Železné hory, 5 km sude de urbo Chrudim, kaj 4 km okcidente de urbo Slatiňany, ĉe ŝoseo n-ro 340 inter Chrudim kaj Seč. Vivas ĉi tie 890 loĝantoj (2025). Sudoriente de la vilaĝo troviĝas unika teritorio, protektata natura memoraĵo "Na Skalách" kaj en arbaro proksime de vilaĝa parto Rabštejn troviĝas ruinoj de la burgeto kun la sama nomo Rabštejn.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mladoňovice, Stolany, Chrudim, Sobětuchy, Slatiňany, Liboměřice kaj Licibořice.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 1869 | 434 |
|---|
| 1880 | 453 |
|---|
| 1890 | 513 |
|---|
| 1900 | 561 |
|---|
| 1910 | 593 |
|---|
| 1921 | 561 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 1930 | 612 |
|---|
| 1950 | 551 |
|---|
| 1961 | 544 |
|---|
| 1970 | 515 |
|---|
| 1980 | 504 |
|---|
| 1991 | 560 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 2001 | 595 |
|---|
| 2011 | 691 |
|---|
| 2014 | 743 |
|---|
| 2016 | 777 |
|---|
| 2017 | 771 |
|---|
| 2018 | 783 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 2019 | 800 |
|---|
| 2020 | 820 |
|---|
| 2021 | 831 |
|---|
| 2022 | 838 |
|---|
| 2023 | 854 |
|---|
| 2024 | 879 |
|---|
En centro de Rabštejnská Lhota estas herbokovrita vilaĝplaco kun popola kampanileto kaj monumento omaĝe viktimoj de la unua mondmilito. En la vilaĝo estas bonkvalitaj tenisludejoj kaj natura naĝejo.
Oriente de la vilaĝo estas limo de protektata pejzaĝa regiono Železné hory kaj geologia naturmemoraĵo Na Skalách (Sur Rokoj) aŭ nove nomata Mořské pobřeží (Marbordo). Estas ĉi tie konservita manifestiĝo de mezozoika mara transgresio. Sur paleozoikaj kvarcitoj ĉi tie eksidas kretaceaj cenomanaj sabloŝtonoj. Interfaco de tiuj ĉi geologiaj eraoj, efektive inter si foraj ĉirkaŭ 200 milionoj da jaroj, estas ĉi tie tre akra. Kvarcitaj rulŝtonoj estas ŝlifitaj per ondoj de cenomana maro, kies bordo ĉi tie estis.
La malgranda burgo estis fondita en la 14-a jarcento sur rokaĵo super Markovický-rivereto. Longe ĝin posedis senjoroj el Orel, sed en la 16-a jarcento la burgeto estis neloĝata. El forta ĉirkaŭmuro preskaŭ ovoforma estas konservita ĉefe la okcidenta parto kaj romantika palaco kun restaĵoj de sgrafitoj. Estas ankaŭ videblaj altaj restaĵoj el duoncirkla bastiono kaj parto el muro de kvadrata turo.
Sub ruinoj de burgeto estas ravino de Rabŝtejn kun kvarcitaj roketoj.
El Slatiňany ni povas iri al Rabštejn laŭ verde signita turisma pado, kiu plu gvidas al Heřmanův Městec. De Kočičí hrádek, porinfana maketo de romantika burgo, ni povas alternative iri laŭ bluaj signoj kaj viziti naturmemorejon Na Skalách. De la stacidomo en Chrudim ni povas iri al Rabštejn laŭ ruĝaj signoj. Tra Rabštejnská Lhota kaj Rabštejn gvidas kelkaj biciklismaj traceoj el Chrudim kaj el Slatiňany.
| Partoj de municipo Rabštejnská Lhota (3) |
|---|
|
|