Kněžice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kněžice
Kněžice
municipo
Kapelo en Kněžice
Oficiala nomo: Kněžice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasazava montetaro
Rivero Doubrava
Situo Kněžice
 - alteco 312 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 43″ N 15° 31′ 39″ O / 49.86194 °N, 15.52750 °O / 49.86194; 15.52750 (mapo)
Katastro 4,59 km² (459 ha) Kněžice u Ronova
Loĝantaro 137 (2023)
Denseco 29,85 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Unua skribmencio 1437
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 574007
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kněžice (Chrudim District)
Retpaĝo: www.kneziceuronova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Kněžice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma pejzaĝo ĉe la rivero Doubrava, 3 km sude de la urbo Ronov nad Doubravou kaj 14 km sudoriente de la urbo Čáslav. Vivas ĉi tie 137 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Biskupice, Vilémov, Ronov nad Doubravou, Zvěstovice kaj Žleby.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kněžice estas malgranda vilaĝo kun bela panoramo al Železné hory. Nomo Kněžice (Sacerdotejo) montras, ke la vilaĝo iam apartenis al monaĥejo Vilémov, estis do paroĥa sinjorejo. Ĉi tiea ĉirkaŭaĵo estis kelkfoje detruita, vilaĝoj forbruligitaj, la loĝantaro formurdita aŭ forpelita. Malaperis vilaĝo Bošice, post Stusyně kaj Protivany restis nur preĝejoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869347
1880354
1890372
1900371
1910373
1921349
JaroLoĝantoj
1930327
1950253
1961241
1970251
1980228
1991163
JaroLoĝantoj
2001145
2014150
2016160
2017156
2018158
2019147
JaroLoĝantoj
2020145
2021135
2022134
2023137

Memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

El Kněžice gvidas vojo al proksima preĝejo de Sankta Marteno, kiu estas restaĵo de malaperinta domaro Stusyně. Ĝi staras sur rokaĵo super maldekstra bordo de rivero Doubrava. La unua mencio pri ĝi devenas el la jaro 1352, kiam ĝi estis en registro de papaj dekondepagoj. Temas pri simpla konstruaĵo origine gotika kun turo kaj navo alkonstruitaj en renesanca tempo. La turo estas konstruita el kruda ŝtono, la supra parto el brikoj. Ortangula gotika portaleto meze de suda nava flanko kun profilitaj eksteraj anguloj estis origine la ĉefa enirejo. Nuntempe oni en preĝejon eniras per nova simpla enirejo en teretaĝo de la turo. La kvinlatere femita presbiterejo estas kruce volbita, maldekstre estas sankta ŝranko kun vimperko, dekstre blazona tomboŝtono kun nelegebla surskribo el la jaro 1605, triumfa arko estas duoncirkla, neprofilita, la navo estas platplafona kaj en subturejo estas barela volbo.kun sektoroj. La ĉefaltaro estas duoncirkla el la fino de 17-a jarcento, popoldevena, portala, kun statuoj de Sankta Sebastiano kaj Sankta Teodoro, samtempa bildo de Sankta Marteno kaj bildo de Sankta Maria en ornamita kadro.

En tempo ĉirkaŭ duono de la 19-a jarcento estis konstruita dometo de tombisto en suda parto de la areo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]