Kojice
Kojice | |||
germane Kojitz | |||
municipo | |||
Devene romanika preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Kojice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kojice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Chvaletice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Rivero | Elbo | ||
Situo | Kojice | ||
- alteco | 220 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 13″ N 15° 23′ 25″ O / 50.03694 °N, 15.39028 °O (mapo) | ||
Katastro | 6,12 km² (612 ha) Kojice | ||
Loĝantaro | 463 (2024) | ||
Denseco | 75,65 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1238 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 12 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575194 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kojice | |||
Retpaĝo: www.kojice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Kojice (germane Kojitz) troviĝas proksimume 12 kilometroj okcidente de urbo Přelouč en distrikto Pardubice, regiono Pardubice, Ĉeĥio, en suda parto de Fera montaro (ĉeĥe Železné hory). Vivas ĉi tie 463 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chvaletice, Labské Chrčice, Týnec nad Labem kaj Bernardov.
En la komunumo estas fervoja haltejo sur linio Prago - Pardubice.
Historio
[redakti | redakti fonton]En historia dokumentaro ĝi estas unue menciita en la jaro 1238. Trans vilaĝo onidire iris tn. pado de Trstěnice, kiu jam en la 10-a jarcento direktis el Prago al Moravio. En Kojice, kie sur ĝi ligis vojoj el Čáslav kaj el Chlumec nad Cidlinou estis fine de la 12-a jarcento fondita malgranda fortikaĵo kaj konstruita preĝejo. Dum sur deklivo, kie oni diras "En la burgo" nun estas nur modestaj restaĵoj de la fortikaĵo, estas la preĝejo konservita preskaŭ en origina stato. Nur okaze de barokaj aranĝoj estis sude alkonstruita mallarĝa navo kaj sakristio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 499 |
1880 | 539 |
1890 | 544 |
1900 | 525 |
1910 | 558 |
1921 | 581 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 568 |
1950 | 582 |
1961 | 460 |
1970 | 439 |
1980 | 480 |
1991 | 446 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 428 |
2011 | 447 |
2014 | 450 |
2016 | 429 |
2017 | 429 |
2018 | 423 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 423 |
2020 | 430 |
2021 | 430 |
2022 | 425 |
2023 | 451 |
2024 | 463 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas ununava romanika konstruaĵo kun pastrejo kaj kun turo en la ĉefa fasado. En duono de la dudekaj jaroj de pasinta jarcento estis la preĝejo restaŭrita. La turo staras meze de la okcidenta fronto, sed ne elstaras el ĝi, interne de la preĝejo estas portata per fortegaj pilieroj. Eksteraj muroj estas glataj, nur absido havas ekstere kvar lizenojn. Oblonga navo kun ebena traba plafono malfermiĝas en absidon per plena arko. La absido estas volbita en formo de duonsfero. La ekipaĵo de la preĝejo estas pseŭdoromanika el la dua duono de la 18-a jarcento.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
- Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.