Otradov
Otradov | |||
municipo | |||
Domoj en Otradov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Otradov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Hlinsko | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Otradov | ||
- alteco | 502 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 47′ 36″ N 16° 02′ 37″ O / 49.79333 °N, 16.04361 °O (mapo) | ||
Katastro | 5,54 km² (554 ha) Otradov | ||
Loĝantaro | 284 (2024) | ||
Denseco | 51,26 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 539 43 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 554952 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Otradov | |||
Retpaĝo: www.otradov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Otradov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en submontara teritorio de Bohemiamoravia montetaro, en valo de rivereto Krounka, 12 km nordoriente de la urbo Hlinsko kaj 8 km sudoriente de la urbo Skuteč, ĉe la ŝoseo n-ro 354 inter Předhradí kaj Krouna. Vivas ĉi tie 284 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Proseč, Skuteč kaj Krouna.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo ekestis en la jaro 1350, jam en la jaro 1349 estis sur monteto ĉe norda rando de la vilaĝo konstruita ligna preĝejo de Sankta Bartolomeo. Ĝi estis post forbruligo en la 15-a jarcento nove konstruita, en duono de la 16-a jarcento estis alkonstruita turo. Ĉirkaŭ la preĝejo ekestis tombejo. Ĝis la jaro 1995 Otradov apartenis al la vilaĝo Krouna. Nun ĝi estas memstara komunumo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 599 |
1880 | 570 |
1890 | 535 |
1900 | 535 |
1910 | 553 |
1921 | 558 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 538 |
1950 | 405 |
1961 | 427 |
1970 | 392 |
1980 | 368 |
1991 | 317 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 322 |
2011 | 282 |
2014 | 285 |
2016 | 274 |
2017 | 267 |
2018 | 272 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 272 |
2020 | 271 |
2021 | 276 |
2022 | 281 |
2023 | 278 |
2024 | 284 |
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]Troviĝas ĉi tie lignaĵproduktejo kun segejo, kiu fabrikas lignajn bozonaĵojn por hejma mastrumado.
Plejparto de la loĝantoj estas okupata en Hlinsko kaj Skuteč, kien ili veturadas per busoj kaj fervojo. En lernejon al Krouná la infanoj veturas buse.
Municipo Otradov ĉiujare organizas konkursojn en fajrobrigada sporto.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kun apogpilieroj, kun oblonga sakristio sur norda flanko kaj prisma turo sur suda flanko de la navo. Fenestroj en presbiterejo kaj sakristio estas pintarkaj. La presbiterejo estas kruce volbita, en norda muro estas sankta ŝranko kaj malfrugotika portaleto en sakristion. Triumfa arko estas milde pintarka, neprofilita. La navo havas platan plafonon, en subturejo estas traba plafono. Sur orienta muro konserviĝis partoj de surmuraj pentraĵoj el la jaro 1629. En la navon gvidas malfrugotika milde pintarka portalo kun malprofunde profilita embrazuro.
La portala ĉefaltaro ekestis post la jaro 1700, riparita estis en la jaro 1897. Tabernaklo estas el la jaro 1750, bildo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1757. La predikejo kun statuoj de ekleziaj Patroj estas el la fino de 18-a jarcento, la konfesejo el la fino de 18-a jarcento, popoldevena.
Sur suda flanko de la tombeja muro estas baroka pordeto kun voluta frontono el la jaroj 1780 - 1790
Fera kruco
[redakti | redakti fonton]Fera kruco sur ŝtona soklo el la jaro 1861 situas en ĝardeno de estinta vilaĝestrejo.
Muelejo
[redakti | redakti fonton]Muelejo, nomata de Blažek, estas teretaĝa ĉarpentita konstruaĵo el la jaro 1800. Proksime de ĝi estas ligna garbejo.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono Hlinsko Arkivigite je 2010-10-03 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- Mapo