Běstovice: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Nova paĝo: {{urbokadro |lando=Ĉeĥio |statuso=Vilaĝo |nomo= Běstovice |bildo= | bildo-larĝeco = 250px | bildo-priskribo = |blazono= |flago= |mapo2= {{Situo sur mapo |Ĉeĥio |Floso=cente... |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 74: | Linio 74: | ||
* [http://www.bestovice.cz/ Oficialaj paĝoj de la vilaĝo (ĉeĥe)] |
* [http://www.bestovice.cz/ Oficialaj paĝoj de la vilaĝo (ĉeĥe)] |
||
* [http://www.mapy.cz/#mm=ZP@x=137195264@y=135719680@z=12 Mapo] |
* [http://www.mapy.cz/#mm=ZP@x=137195264@y=135719680@z=12 Mapo] |
||
* [http://www.vets.estranky.cz/clanky/vpm-okres-usti-nad-orlici/bestovice.html Militista pietloko (ĉeĥe)] |
|||
{{Municipoj de Regiono Pardubice|Distrikto Ústí nad Orlicí}} |
{{Municipoj de Regiono Pardubice|Distrikto Ústí nad Orlicí}} |
Kiel registrite je 18:55, 10 mar. 2011
Běstovice | ||||
---|---|---|---|---|
municipo en Ĉeĥio | ||||
Flago | Blazono | |||
Administrado | ||||
Statuso | Vilaĝo | |||
Lando | Ĉeĥio | |||
Regiono | Pardubice | |||
Distrikto | Ústí nad Orlicí | |||
Fondita | 1292 (la unua skriba mencio) | |||
Poŝtkodo | 565 01 | |||
Retpaĝaro | www.bestovice.cz/ | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 431 | |||
Loĝdenso | 105 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 50°01′13″N 16°12′23″O / 50.02028°N, 16.20639°O (mapo) Koordinatoj: 50°01′13″N 16°12′23″O / 50.02028°N, 16.20639°O (mapo) | |||
Alto | 287 m | |||
Areo | 4,190071 km² (41 9.0 071 ha) [+] | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Běstovice [+] | ||||
Vilaĝo Běstovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en ebenaĵo ĉe la rivero Tichá Orlice, ligas al norda rando de la urbo Choceň kaj de ĝia centro distancas 2 km.
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
- Běstovice
- Darebnice
Memorindaĵoj
Preĝejo
Ĉe suda rando de la vilaĝo estas preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, frugotika, damaĝita en husanaj militoj, en la jaro 1784 ĝi estis pligrandigita pri okcidenta parto kun prisma turo. Ĝi estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj sakristio en la akso sur orienta flanko. La presbiterejo estas platplafona, la navo ankaŭ platplafona, sed kun stuka spegulo. En subturejo estas ĥorejo sur du pilieroj, kiuj daŭras ankaŭ en la dua etaĝo kaj portas la turon. Triumfa arko estas duoncirkla.
La ekipaĵo estas pseŭdohistoria, la ĉefaltaro novrenesanca kun bildo, kies originalo estas en urba muzeo en Choceň. Maldekstra flanka altaro de Sankta Anna estas ornamita per statuoj de Sankta Sigismondo kaj Sankta Adalberto, bildo de sanktulino estas signita "Joannes Umlauf 1892". La predikejo estas novrenesanca. La baptujo estas kalika, sabloŝtona kun ĉeĥa surskribo el la jaro 1592.
Kadavrejo
Novgotika kadavrejo troviĝas sur tombejo. En ĝi estas baroka altaro kun statuoj de Sankta Maria, Sankta Vito kaj Sankta Sigismondo.
Grenejo
Sinjora grenejo el la unua duono de 18-a jarcento, troviĝas apud la ŝoseo al Choceň. Ĝi estas oblonga konstruaĵo kun trieĝaj pinjonoj ambaŭflanke kaj sabloŝtona blazono de familiaro Kinský super la enirejo.
Statuo
Statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1811, troviĝas ĉe n-ro 35 sur prisma soklo kun surskribo.
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj