Kanalo de Opatovice: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
enpaĝigo
Neniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:
===Akvedukto Semín===
===Akvedukto Semín===
krucaĵo de kanalo de Opatovice kun rivereto Sopřečský.
krucaĵo de kanalo de Opatovice kun rivereto Sopřečský.
[[Dosiero:Semínský akvadukt.jpg|right|300px]]
[[Dosiero:Semínský akvadukt.jpg|thumb|Akvadukto|300px|right]]


==Eksteraj ligoj==
==Eksteraj ligoj==

Kiel registrite je 08:01, 11 dec. 2009

Koordinatoj: 50° 05′ 07″ N 15° 40′ 07″ O / 50.08528 °N, 15.66861 °O / 50.08528; 15.66861 (mapo)

La kanalo de Opatovice

La kanalo de Opatovice (Opatovický kanál) estas artefarita porakva kanalo „Opatovický kanál", kiu komenciĝas antaŭ riverkluzo en Opatovice kaj post pli ol 32 kilometroj la akvo revenas denove en la riveron Labe, post la vilaĝo Semín. La fluejo estis en tuta longeco kalfatrita per argilo. Kanalo de Opatovice estas nacia monumento.

Proprecoj

  • Larĝeco de kanalo: de 2,5 m ĝis 15,0 m.
  • Mezaveraĝa profundo: 1,5 m
  • Altodiferenco inter enfluo kaj elfluo en Labe (Elbo) : 22 m
  • Hodiaŭa longeco de la kanalo: 32,69 km

Historio.

La kanalo estas elstara mezepoka konstruaĵo en la regiono de Pardubice en Ĉeĥa respubliko, kiu estis konstruita en la jaroj 14981521. Ĉe la komenco de historio de tiu ĉi kanalo estis jam monaĥoj de benedikta ordeno, kiuj en teritorio de la monaĥejo de Opatovice jam komence de la 11-a jarcento mastrumis tie grundon, fondis bienojn, vilaĝojn kaj ankaŭ fiŝlagojn. La monahejo estis dum husana tempo detruita kaj ankaŭ la laboraĵo de monaĥoj malprogresis. Principa ŝanĝo venis en la jaro 1490, kiam la bienegon aĉetis elstara nobelulo Vilhelmo el Pernštejn. Konstruanto de la kanalo estis fiŝmastro Kunát Dobřanský el Dobřenice. La kanalo ĉerpis akvon el rivero Labe kaj per la akvo provizis vastan reton de fiŝlagoj.

Profituzo.

En linio de la kanalo estis konstruitaj muelejoj (en nombro 32),la kanalo provizis per akvo 256 fiŝlagojn. La akvo movigis ankaŭ segilojn. Hodiaŭ funkcias nur tri malgrandaj akvo-elektrejoj.

Pluaj konstruaĵoj sur la fluejo.

Kluzpordetoj de Ždánice

regulas trafluantan kvanton de la akvo en la kanalo.

Enfluaj kluzpordetoj

por ĝis nun provizitaj fiŝlagoj-Pohránovský, Bohdanečský, po du de Zábranských, Nadýmač, Sopřečský kaj Buňkov.

Akvedukto Semín

krucaĵo de kanalo de Opatovice kun rivereto Sopřečský.

Akvadukto

Eksteraj ligoj


La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Kanalo de Opatovice.

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Kanalo de Opatovice en Vikimedia Komunejo