Stašov (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stašov |
Stašov | |||
germane Dittersbach | |||
municipo | |||
Municipa ofico en Stašov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Stašov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro, Svitava montetaro | ||
Estinta banloko | Banloko Balda | ||
Rivero | Křetínka | ||
Situo | Stašov | ||
- alteco | 585 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 40′ 37″ N 16° 22′ 03″ O / 49.67694 °N, 16.36750 °O (mapo) | ||
Katastro | 13,26 km² (1 326 ha) Stašov | ||
Loĝantaro | 262 (2024) | ||
Denseco | 19,76 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1557 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 572 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578801 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Stašov (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.obec-stasov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Stašov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en naturparko Údolí Křetínky (Valo de rivereto Křetínka) en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 9 km sudoriente de la urbo Polička. En la vilaĝo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas multaj pentrindaj fiŝlagoj. Vivas ĉi tie 262 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bystré, Rohozná, Banín, Pomezí, Polička, Jedlová kaj Radiměř.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj skribaj mencioj pri la teritorio devenas el la jaro 1263, kiam ĉi tie troviĝis mastruma korto nomata Stacha. Pri vilaĝo Stašov (germane Dittersbach) estas la unua skriba mencio nur el la jaro 1557.
Parto de la municipo estas ankaŭ Banloko Balda. Sed al ĝi aliĝinta pilgrima kapelo de Virgulino Maria Neĝa jam situas sur katastro de najbara municipo Jedlová.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 304 |
1880 | 1 229 |
1890 | 1 244 |
1900 | 1 253 |
1910 | 1 181 |
1921 | 1 090 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 933 |
1950 | 344 |
1961 | 363 |
1970 | 307 |
1980 | 277 |
1991 | 260 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 258 |
2014 | 248 |
2016 | 249 |
2017 | 256 |
2018 | 262 |
2019 | 263 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 266 |
2021 | 242 |
2022 | 261 |
2023 | 262 |
2024 | 262 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]Preĝejo de Ĉielenpreno de Sankta Maria en Stašov estas granda ununava konstruaĵo kun kvaretaĝa prisma turo en okcidenta fronto. Ĝia patrono estis imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. Raraĵo de la preĝejo estas, ke la ĉefaltaro troviĝas en ĝia okcidenta flanko, anstataŭ kutima orienta. La ekipaĵo estas novtempa. Origina altara bildo de Ĉielenpreno de Sankta Maria estas el la komenco de 19-a jarcento. La kalvaria vojo estas en rokaĵaj kadroj de A. Palzer ankaŭ el la komenco de 19-a jarcento, same kiel interesa bildo de Sankta Stefano sub la ĥorejo.
Kapelo
[redakti | redakti fonton]Kapelo situas sur monteto malantaŭ la vilaĝo. Ĝi devenas el la komenco de 19-a jarcento, estas sur kvadrata plano kun triangula pinjono en la fronto. En niĉo estas popoldevena statueto de Pietato kaj de Dolorplena Kristo el la sama tempo kiel la kapelo.
Paroĥestrejo
[redakti | redakti fonton]Apud la preĝejo troviĝas empira teretaĝa paroĥestrejo el la komenco de 19-a jarcento.
Empira domo
[redakti | redakti fonton]Domo n-ro 5 estas empira teretaĝa konstruaĵo el la komenco de 19-a jarcento, kun rondigitaj anguloj, simple membrigita fasado kaj mansarda tegmento.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Estinta banejo
[redakti | redakti fonton]Proksimume 6 km okcidente de Stašov troviĝas lokaĵo Balda, kie estis banejo nomata Zlatá studně (Ora puto). Banejaj objektoj jam ne ekzistas, restis nur kapelo de Sankta Maria Neĝa, arbargardistejo kaj fontejo. Apud la fontejo estas refreŝiga kiosko.
En la vilaĝo kaj ĉirkaŭaĵo estas multaj okazoj por fiŝkaptado, skikurado, biciklado kaj leĝera turismo. Trans Stašov gvidas cikloturisma traceo n-ro 4104.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|