Saltu al enhavo

Tržek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Litomyšl. Pri parto de kampurbo Kolinec temas artikolo Tržek (Kolinec).
Tržek
municipo
Municipo Tržek
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tržek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Desná
Situo Tržek
 - alteco 306 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 02″ N 16° 15′ 33″ O / 49.88389 °N, 16.25917 °O / 49.88389; 16.25917 (mapo)
Katastro 1,71 km² (171 ha) Tržek u Litomyšle
Loĝantaro 153 (2024)
Denseco 89,47 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572616
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tržek
Retpaĝo: www.trzek.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Tržek situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, 5 km nordokcidente de la urbo Litomyšl, proksime de ŝoseo n-ro 35 inter Vysoké Mýto kaj Litomyšl. Proksime estas ankaŭ fervoja haltejo sur loka linio inter Choceň kaj Litomyšl kaj literature konata Nedošínský háj (Nedošínský bosko). En la ĉirkaŭaĵo estas kelkaj fiŝlagoj kaj kunfluejo de Loučná kaj rivereto Desná. Vivas ĉi tie 153 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sedliště, Nová Sídla, Bohuňovice, Cerekvice nad Loučnou, Řídký, Morašice kaj Litomyšl.

La origina nomo de la vilaĝo estis Tržkovice. Tiel ĝi nomiĝis ankoraŭ en la 13-a jarcento. Tra la vilaĝo kondukis grava mezepoka vojo liganta Bohemion kaj Moravion, kio tre kontribuadis al evoluo de Tržek. La plej intensa evoluo de la vilaĝo estis pro favoro de la episkopo Albert el Šternberk, kiu ĉi tie havis sian burgeton kaj fondis ĉi tie en la jaro 1378 kartuzianan monaĥejon por prioro kaj 12 monaĥoj, nomata "Keř Panny Marie" (Arbedo de Sankta Maria). Nefore de la monaĥejo la episkopo konstruigis grandan episkopan muelejon, kiu produktas ankoraŭ nuntempe. En la jaro 1421 husanoj la monaĥejon dezertigis.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869224
1880214
1890214
1900184
1910221
1921226
JaroLoĝantoj
1930229
1950181
1961215
1970196
1980181
1991159
JaroLoĝantoj
2001166
2011164
2014155
2016156
2017163
2018163
JaroLoĝantoj
2019160
2020156
2021157
2022159
2023159
2024153

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Sur la vilaĝplaco troviĝas kapelo de Sankta Maria el la dua duono de 19-a jarcento, kvadrata kun hakitaj anguloj kaj kun lanterno.

Antaŭ la kapelo staras ŝtona kruco el la jaro 1880.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]