Saltu al enhavo

Všeradov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Všeradov
municipo
Vido al la municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Všeradov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Všeradov
 - alteco 572 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 52″ N 15° 50′ 14″ O / 49.74778 °N, 15.83722 °O / 49.74778; 15.83722 (mapo)
Katastro 5,08 km² (508 ha) Všeradov
Loĝantaro 139 (2024)
Denseco 27,36 loĝ./km²
Unua skribmencio 1730
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572543
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Všeradov
Retpaĝo: www.vseradov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Všeradov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 7 km okcidente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 37 inter Trhová Kamenice kaj Ždírec nad Doubravou. Vivas ĉi tie 139 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vysočina, Vítanov kaj Ždírec nad Doubravou.

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1730.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869334
1880328
1890344
1900370
1910400
1921386
JaroLoĝantoj
1930395
1950272
1961283
1970240
1980215
1991162
JaroLoĝantoj
2001148
2011156
2014152
2016144
2017141
2018145
JaroLoĝantoj
2019152
2020156
2021149
2022143
2023148
2024139

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]

Municipan komunumon kreas tri nomitaj vilaĝoj. La unua mencio pri Všeradov devenas el la jaro 1487, Jasné Pole kaj Milesimov estis fonditaj nur en la 18-a jarcento. Všeradov estas vilaĝo kun ovala vilaĝplaco, en kies centro estas kruckolono kaj arboj. Ĉirkaŭ vilaĝplaco estas malnovaj ĉarpentitaj kaj masonitaj domoj. Novaj konstruaĵoj estas en proksimaj stratoj. Domo n-ro 10 devenas el la 17-a jarcento kaj estas la plej malnova ĉarpentita domo en tiu ĉi regiono.

Milesimov estis fondita de J. V. Garett el Millesim. En katastra distrikto de ĝi estas popola teĥnika memorindaĵo Králova pila (Segejo de Král) - ĉarpentita, per akvo movata muelejo kun unulamena segilo.

  • Všeradov apartenis al vilaĝestrejo Rváčov. La lasta vilaĝestro nomis Krejčí kaj havis diktatoran, ambician temperamenton. Li ĉiam iradis kun manoj pretigitaj por kisado de servutuloj. Kiu konscie ne adoris lin, ĉe sekvanta servuta laboro suferis batojn de la vilaĝestra bastono.
  • Proksime de la vilaĝo ĉe fiŝlago Januš estas loko nomata "Obrázek" (Bildeto). Ĉi tie iam averiis kaleŝo kun novgeedzoj, kiuj tiel malfeliĉe per sia morto baldaŭ finis komencantan kunvivadon. Ankoraŭ nun oni ĉi tie nokte aŭdas terure kriantan novedzinon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]