Saltu al enhavo

Čepí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čepí
municipo
Domo n-ro 22
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Čepí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Dubanka
Situo Čepí
 - alteco 247 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 15″ N 15° 42′ 57″ O / 49.98750 °N, 15.71583 °O / 49.98750; 15.71583 (mapo)
Katastro 2,48 km² (248 ha) Čepí
Loĝantaro 474 (2024)
Denseco 191,13 loĝ./km²
Unua skribmencio 1375
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 32
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574864
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čepí
Retpaĝo: www.cepi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Čepí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, 9 km sudokcidente de urbo Pardubice, ĉe ŝoseo inter Staré Čívice kaj Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 474 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dubany, Rozhovice, Třibřichy, Dřenice, Starý Mateřov kaj Jezbořice.

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1375 kaj koncernas tiaman posedanton de ĝi Ješek el Čepí. Komence de la 16-a jarcento Zdislav el Dobřenice la vilaĝon vendis al la komunumo de ministoj el Kutná Hora. Ties havaĵo ĝi estis ĝis la jaro 1694, kiam oni aĉetis ĝin al kamera senjorejo Pardubice.

Ĉirkaŭaĵo de Čepí estas signifa arĥeologia trovejo. En la jaro 1881 estis ĉi tie trovita bronza trezoro el la 9-a ĝis la 7-a jarcento a.K. La trovaĵo konsistis el du bronzaj agrafoj, 29 bronzaj braceletoj kaj fragmentoj de pluaj ornamaĵoj. Plua bronza trezoro estis ĉi tie malkovrita en la jaro 1884. En ĝi estis 8 spiralaĵoj, volvita fingroringo kaj 4 fragmentoj de aliaj ornamaĵoj. Tiu ĉi trezoro devenas el tempo de la luzacia kulturo de la 12-a ĝis 9-a jarcentoj a.K. Oni supozas, ke ie proksime estis ĝis nun nemalkovrita prahistoria setlejo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869220
1880221
1890252
1900323
1910470
1921457
JaroLoĝantoj
1930458
1950310
1961414
1970370
1980405
1991404
JaroLoĝantoj
2001410
2014428
2016437
2017437
2018446
2019450
JaroLoĝantoj
2020459
2021448
2022470
2023476
2024474

Praktika informo

[redakti | redakti fonton]

El Pardubice la vilaĝo estas atingebla per urba buso n-ro 24 (rigardu http://www.dpmp.cz/?rady=24&send=Vybrat )

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]