Saltu al enhavo

Běstovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Běstovice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Běstovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Rivero Tichá Orlice
Situo Běstovice
 - alteco 287 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 12″ N 16° 12′ 39″ O / 50.02000 °N, 16.21083 °O / 50.02000; 16.21083 (mapo)
Katastro 4,19 km² (419 ha) Běstovice
Loĝantaro 441 (2024)
Denseco 105,25 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 553760
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Běstovice
Retpaĝo: www.bestovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Běstovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en ebenaĵo ĉe rivero Tichá Orlice, ligas al norda rando de urbo Choceň kaj de ĝia centro distancas 2 km. Vivas ĉi tie 441 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Choceň, Skořenice, Újezd u Chocně kaj Bošín.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Běstovice
  • Darebnice

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869402
1880406
1890395
1900372
1910382
1921347
JaroLoĝantoj
1930368
1950298
1961335
1970367
1980323
1991376
JaroLoĝantoj
2001417
2011449
2014450
2016455
2017442
2018438
JaroLoĝantoj
2019439
2020440
2021407
2022431
2023440
2024441

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Ĉe suda rando de la vilaĝo estas preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, frugotika, damaĝita en husanaj militoj, en la jaro 1784 ĝi estis pligrandigita pri okcidenta parto kun prisma turo. Ĝi estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj sakristio en la akso sur orienta flanko. La presbiterejo estas platplafona, la navo ankaŭ platplafona, sed kun stuka spegulo. En subturejo estas ĥorejo sur du pilieroj, kiuj daŭras ankaŭ en la dua etaĝo kaj portas la turon. Triumfa arko estas duoncirkla.

La ekipaĵo estas pseŭdohistoria, la ĉefaltaro novrenesanca kun bildo, kies originalo estas en urba muzeo en Choceň. Maldekstra flanka altaro de Sankta Anna estas ornamita per statuoj de Sankta Sigismondo kaj Sankta Adalberto, bildo de sanktulino estas signita "Joannes Umlauf 1892". La predikejo estas novrenesanca. La baptujo estas kalika, sabloŝtona kun ĉeĥa surskribo el la jaro 1592.

Kadavrejo[redakti | redakti fonton]

Novgotika kadavrejo troviĝas sur tombejo. En ĝi estas baroka altaro kun statuoj de Sankta Maria, Sankta Vito kaj Sankta Sigismondo.

Grenejo[redakti | redakti fonton]

Sinjora grenejo el la unua duono de 18-a jarcento, troviĝas apud la ŝoseo al Choceň. Ĝi estas oblonga konstruaĵo kun trieĝaj pinjonoj ambaŭflanke kaj sabloŝtona blazono de familiaro Kinský super la enirejo.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1811, troviĝas ĉe n-ro 35 sur prisma soklo kun surskribo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]