Jenišovice (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jenišovice
Jenišovice
municipo
Preĝejo de La plej sankta Triunuo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jenišovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Novohradka
Situo Jenišovice
 - alteco 237 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 47″ N 16° 01′ 52″ O / 49.92972 °N, 16.03111 °O / 49.92972; 16.03111 (mapo)
Areo 11,72 km² (1 172 ha)
Loĝantaro 436 (2023)
Denseco 37,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1088
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 54, 538 63, 538 64
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571563
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jenišovice (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obecjenisovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Jenišovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma regiono ĉe la rivero Novohradka, 7 km norde de la urbo Luže, 6 km sude de de la urbeto Chroustovice, 12 km okcidente de la urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 436 loĝantoj (2023).

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo grupiĝinta ĉirkaŭ la preĝejo sur deklivo de Novohradka valo, kun triangula, parte prikonstruita vilaĝplaco. Origine oni la vilaĝon nomis Janišovice, aŭ Jenšovice, aŭ Jenčovice.

Preĝejo de La plej sankta Triunuo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis origine frugotika, en la jaro 1585 ĝi forbrulis. En la 18-a jarcento la navo estis plafonita per barelvolbo kun duonlunoj, sed en la jaro 1893 ĉi tiu volbo estis anstataŭigita per ebena kana plafono. La preĝejo estas ununava kun prisma turo antaŭ la okcidenta frontono. Al tiu estis en la jaro 1852 alkonstruita malalta prismoforma kampanilo kun ligna dua etaĝo kaj antaŭĉambro sur suda flanko. La presbiterejo estas iom malpli larĝa, kvinlatere fermita, volbita per ripa volbo. Oblongaj kapelo kaj sakristio estas sur dekstra kaj maldekstra flankoj, volbitaj per klostra volbo. Triumfarko estas pintforma. En okcidenta frontalo de la turo estas pintarka portalo. La ĉefaltaro estas el la jaro 1912, du flankaj altaroj kaj predikejo estas novgotikaj el la fino de 19-a jarcento kaj de komenco de la 20-a jarcento. Du statuoj, de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en presbiterejo estas de V. Čermák el Chrast, en la kapelo estas bildo de Sankta Triunuo de V. Šlechta el ĉirkaŭ la jaro 1787, bildo de Sankta Johano Nepomuka estas el la komenco de 19-a jarcento. En marmora baptujo estas stana pelvo datita 1625. Antaŭ enirejo al la tombejo troviĝas ŝtona empira kruco el la jaro 1808.

En la 13-a jarcento ekestis sur rivero Novohradka muelejo, nuntempe aliigita je malgranda elektrocentrejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]