La plej malnova historio de vilaĝo Krasíkov estas ligita kun fondo de aŭgustiana monaĥejo "Koruna Panny Marie" (Krono de Sankta Maria, latine Corona sanctae Mariae), kiu de la dua duono de 13-a jarcento staris sur monteto super la vilaĝo. En ĝi loĝis proksimume 10 monaĥoj. Tiujn posedanto de la regiono Boreš el Rýzmburk ekipis per 20 huboj da kampoj en Třebařov, per arbaroj apud Krasíkov, muelejo ĉe Sázava kaj duono de la vilaĝo Tatenice. Akto de Boreš, per kiu li en la jaro 1275 pligrandigas originan havaĵon de la monaĥejo, estas la unua skriba noto pri Krasíkov, kiu tiam estis nomata Budíkov (Vudicdorf). La unua atesto pri nomo Krasíkov (Crasikow aŭ Budigsdorf) estas nur el la jaro 1360.
En husanaj militoj la monaĥoj devis la monaĥejon Koruna forlasi kaj kaŝi sin en konvento en Brno. Post militoj, en la jaroj 1437 - 1444, la monaĥoj provis sian agadon renovigi, sed vane, plejparto de la havaĵo jam apartenis al aliuloj. Malgraŭ Krasíkov restis havaĵo de aŭgustianoj, administris ĝin monaĥejo en Jevíčko ĝis sia nuligo en 1784 kaj monaĥejo Krono de Sankta Maria restis forlasita. Ĝis nun konserviĝis nur ruinoj sur monteto super la rivero. Monaĥejan nomon Koruna transprenis domaro fondita sur estinta monaĥeja korto. La vilaĝon Krasíkov vendis Religia fonduso en la jaro 1790 al princo Aloizo Jozefo el Lichtenštejn.