Morašice (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Morašice
Morašice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Morašice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Rozkolora herbejeto
Situo Morašice
 - alteco 355 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 09″ N 16° 13′ 40″ O / 49.86917 °N, 16.22778 °O / 49.86917; 16.22778 (mapo)
Areo 12,42 km² (1 242 ha)
Loĝantaro 753 (2023)
Denseco 60,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1226
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 51 ĝis 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578428
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Morašice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.morasice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Morašice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 6 km okcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 753 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo ekzistis jam en la 12-a jarcento. Tiam sinjoro Oeš transigis parton de Morašice kaj vilaĝojn Lažany kaj Říkovice al premonstrata monaĥejo en Litomyšl. En la jaro 1226 estis en Morašice atestita ekzisto de rotondo kaj de bone remparita fortikaĵeto. Laŭ iuj konsideroj la rotondo povis ekesti jam en la dua duono de la 9-a jarcento. Malkonstruita ĝi estis en la jaro 1834.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Proksimume en centro de la vilaĝo, en tombejo, troviĝas preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Konstruon de la preĝejo faris verŝajne fratoj Pešek kaj Ješek Lhútek el Prago. Rekonstruo estis post incendio en la jaro 1540 kaj plua en la jaro 1712.

Ĝi estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kaj prisma turo kun sakristio en subturejo sur norda flanko kaj antaŭĉambro kun oratorio sur norda flanko de la navo. Fasadoj estas nemembrigitaj, la fenestroj pintarkaj sen giraĵoj, apogpilieroj ĉe la preĝejo dufoje ŝtupigitaj.

La presbiterejo estas kruce volbita, triumfa arko estas alta, pinta, la navo platplafona kun ligna ĥorejo. En la jaro 1951 estis malkovritaj kaj restaŭritaj valoraj surmuraj pentraĵoj - Kliniĝo de Tri Reĝoj, Kristo Suferanto, Sanktuloj, datitaj 1393.

Ekipaĵo estas el la fino de 18-a jarcento - ĉefaltaro kaj du flankaj altaroj, predikejo. Reliefo de "Prediko de Sankta Johano Baptisto" estas el malnova baroka predikejo el la jaro 1657.

Ostejo[redakti | redakti fonton]

Ostejo, nomata karner, apud la preĝejo, estis origine gotika kapelo el la 14-a jarcento. Negranda konstruaĵo laŭ kvadrata plano, sur norda flanko portaleto kun hakita embrazuro, oblongaj fenestroj ankaŭ kun hakitaj embrazuroj, interno estas volbita per milde pinta barela volbo.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Johano Nepomuka estas origine el la jaro 1732, renovigita en la jaroj 1894 kaj 1922.

Pluaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ruinoj de ĉarpentita muelejo
  • Paroĥestrejo
  • Vilaĝestrejo
  • Multaj originaj bienoj

Partoj de la komunumo[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Morašice
  • Lažany
  • Řikovice
  • Višňáry

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]