Saltu al enhavo

Ráby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ráby
germane Raab
municipo
Burgo Kunětická hora el ŝoseo kuniganta municipojn Ráby kaj Kunětice, sub la burgo estas municipo Ráby
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ráby
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Kunětická hora burgo
Situo Ráby
 - alteco 213 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 29″ N 15° 48′ 23″ O / 50.07472 °N, 15.80639 °O / 50.07472; 15.80639 (mapo)
Katastro 2,37 km² (237 ha) Ráby
Loĝantaro 586 (2024)
Denseco 247,26 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Fondo 1778
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575534
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ráby
Retpaĝo: www.raby-obec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Ráby (germane Raab) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, sub suda deklivo de monto kun burgo Kunětická hora, 5 kilometrojn norde de Pardubice ĉe neĉefa ŝoseo de 3-a klaso liganta Pardubice kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 586 loĝantoj (2024). En blazono videblas frugilego kaj ŝaka bildo flavanigra anstataŭ blankanigra.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kunětice, Němčice kaj Staré Hradiště.

Vilaĝo, origine nomata Raab, pli poste Ráby, estis fondita enkadre de la t.n. raabigado en la jaroj 1777 - 1778 sur grundoj de estinta damcerva ĉasarbaro kaj de Podhorský korto okaze de Maria-Tereziana rearanĝo de katastraj distriktoj. Parto da grundoj estis atribuata al interesantoj, koloniistoj. En la vilaĝo komencis sian memstaran kulturadon 19 plejparte ĉeĥaj terkulturistoj. La nova domaro estis nomita laŭ František Antonín Raab, kortega konsiliano komisiita per realigo de la reformo.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869303
1880330
1890293
1900257
1910232
1921243
JaroLoĝantoj
1930255
1950360
1961387
1970345
1980451
1991515
JaroLoĝantoj
2001551
2014580
2016557
2017549
2018545
2019551
JaroLoĝantoj
2020567
2021575
2022569
2023594
2024586

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Proksime de la vilaĝo fieras sur soleca monto dominanto de vasta ebenaĵa apudelba regiono burgo Kunětická hora.
  • En domo de estinta ĉasista kasteleto el la jaro 1882, en arbaro inter burgo Kunětická hora kaj vilaĝo Ráby estas turisme atraktiva, ĉefe por infanoj, muzeo de mielkuko, t.n. "mielkuka dometo".
  • En la 16-a jarcento sur teritorio de nuna vilaĝo Ráby familio de Pernštejn konstruigis duetaĝan renesancan kasteleton kun ĝardeno. Pli malfrue ĝi estis baroke rekonstruita. Nuntempe ĝi tute perdis sian originan karakteron, tamen ĝi estas protektata kiel memorindaĵo. Por publoko ĝi ne estas alirebla.
  • En vilaĝo estas kapeleto de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1820.
  • Traba bieno n-ro 2.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]