Vilaĝo, origine nomata Raab, pli poste Ráby, estis fondita enkadre de la t.n. raabigado en la jaroj 1777 - 1778 sur grundoj de estinta damcerva ĉasarbaro kaj de Podhorský korto okaze de Maria-Tereziana rearanĝo de katastraj distriktoj. Parto da grundoj estis atribuata al interesantoj, koloniistoj. En la vilaĝo komencis sian memstaran kulturadon 19 plejparte ĉeĥaj terkulturistoj. La nova domaro estis nomita laŭ František Antonín Raab, kortega konsiliano komisiita per realigo de la reformo.
Proksime de la vilaĝo fieras sur soleca monto dominanto de vasta ebenaĵa apudelba regiono burgo Kunětická hora.
En domo de estinta ĉasista kasteleto el la jaro 1882, en arbaro inter burgo Kunětická hora kaj vilaĝo Ráby estas turisme atraktiva, ĉefe por infanoj, muzeo de mielkuko, t.n. "mielkuka dometo".
En la 16-a jarcento sur teritorio de nuna vilaĝo Ráby familio de Pernštejn konstruigis duetaĝan renesancan kasteleton kun ĝardeno. Pli malfrue ĝi estis baroke rekonstruita. Nuntempe ĝi tute perdis sian originan karakteron, tamen ĝi estas protektata kiel memorindaĵo. Por publoko ĝi ne estas alirebla.
En vilaĝo estas kapeleto de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1820.