Saltu al enhavo

Staré Hradiště

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Staré Hradiště
municipo
Poŝto en Staré Hradiště
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Staré Hradiště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Elbo
Situo Staré Hradiště
 - alteco 220 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 56″ N 15° 46′ 44″ O / 50.06556 °N, 15.77889 °O / 50.06556; 15.77889 (mapo)
Areo 8,79 km² (879 ha)
Loĝantaro 2 053 (2024)
Denseco 233,56 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1142
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575704
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Staré Hradiště
Retpaĝo: www.stare-hradiste-obec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Staré Hradiště situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 3 km norde de la urbo Pardubice, ĉe la ŝoseo n-ro 324 inter Pardubice kaj vilaĝo Hrobice en ebenaĵo de la rivero Elbo. Vivas ĉi tie 2 053 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kunětice, Němčice, Pardubice, Ráby kaj Srch.

Partoj de municipo

[redakti | redakti fonton]
  • Staré Hradiště (inkluzive de baza setlejunuo Psinek)
  • Brozany
  • Hradiště na Písku
  • Pli frue apartenis al komunumo Staré Hradiště domaro Cihelna, kiu ekestis surloke de estinta senjora brikfarejo. Oni produktis en ĝi eĉ terakotajn fenestrajn kaj pordajn embrazurojn por reprezentaj konstruaĵoj en Pardubice, Bohdaneč kaj aliloke. Nun Cihelna estas parto de same nomata nova kvartalo de la urbo Pardubice.
  • Izole situanta domo Fáblovka iam estis veturigista gastejo.
  • En domaro Psinek estis hundobredejo por parforsa ĉasado en vasta ĉirkaŭaĵo de Pardubice.

Vilaĝo Staré Hradiště kun la rivero Elbo, herbejoj, arbaro kaj fiŝisto apartenis jam en la dua duono de la 12-a jarcento al la monaĥejo de Opatovice. Post detruo de la monaĥejo en la jaro 1421 sinsekve posedis la vilaĝon Diviš Bořek el Miletínek, Georgo el Poděbrady, liaj filoj, en la 16-a jarcento senjoroj de Pernštejn kaj poste la Reĝa kamero.

En La jaro 1758 kantonmentis en la vilaĝo imperiestraj regimentoj de L. Wolfebruttel kaj Konigseck kun generalo Rutov. Post milito en la jaro 1866 trans Staré Hradiště iris prusa armeo ĉe sia militiro de Hradec Králové al Pardubice.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869857
1880902
1890876
1900818
1910870
1921846
JaroLoĝantoj
19301 026
1950958
19611 087
19701 121
19801 121
19911 097
JaroLoĝantoj
20011 170
20141 701
20161 774
20171 829
20181 861
20191 900
JaroLoĝantoj
20201 917
20211 950
20221 898
20232 008
20242 053

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Granda estinta grenejo sur rando de la vilaĝo estas restaĵo de iama senjora korto.

Sub kruco en Staré Hradiště apud vojo al Brozany estis enterigitaj multaj soldatoj el tempo de francaj militoj.

En Staré Hradiště estas komerca kaj industria kvartalo laŭ menciita izolita domo nomata Fáblovka.

En la vilaĝo rapide kreskas multaj modernaj familiaj domoj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]