Borová (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Borová
Borová
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Borová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro
Rivero Černý potok
Situo Borová
 - alteco 615 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 26″ N 16° 09′ 12″ O / 49.74056 °N, 16.15333 °O / 49.74056; 16.15333 (mapo)
Areo 12,99 km² (1 299 ha)
Loĝantaro 1 045 (2023)
Denseco 80,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 82
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577839
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Borová (Svitavy District)
Retpaĝo: www.borova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Borová troviĝas en distrikto Svitavy, regiono Pardubice de Ĉeĥio, 9 kilometrojn okcidente de Polička, 19 km oriente de Hlinsko, apud ŝoseo n-ro 34 liganta tiujn ĉi du urbojn. La fervoja stacio Borová kuŝas sur linio Žďárec u Skutče - Svitavy. La komunumo estas tipa submontara apudrivereta vilaĝo kun maldense dislokitaj domoj sur deklivoj de malprofunda valo ĉe norda limo de protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy. Vivas ĉi tie 1 045 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oldřiš, Lubná, Proseč, Krouna, Pustá Kamenice, Pustá Rybná kaj Telecí.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Al al municipo apartenas kelkaj domaroj, oficiale administre neapartigataj. Ili estas:

  • Blatina - en la domaro situas estinta arbargardistejo
  • Bukovina - ĉi tie estas malgranda kapeleto de Sankta Johano Nepomuka
  • Cerkytle
  • Dědek
  • Hatě
  • Svatá Kateřina (borovská, poličská - de Borová, de Polička) - iam apartenis al la urbo Polička
  • Svatá Kateřina (lubenská - de Lubná) - iam kreis tutaĵon kun vilaĝo Lubná
  • Svatá Kateřina (prosečská, pasecká, novohradská - de Proseč, de Paseky, de Nové Hrady) - apartenis al sinjorejo Nové Hrady

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Borová estas el la jaro 1349, kiam ĝi estis paroĥa vilaĝo de la preĝejo de Sankta Margareta kaj apartenis al la urbo Polička. Ĉirkaŭ la jaro 1700 estis konstruita ligna lernejo kaj en la jaro 1892 nova, masonita. En la jaro 1874 en Borová estis establita poŝtoficejo. En la jaro 1897 estis konstruita fervoja linio el Žďárec u Skutče al Polička kaj Svitavy kaj al Borová venis la unua trajno.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 400
18801 381
18901 313
19001 295
19101 257
19211 248
JaroLoĝantoj
19301 611
1950894
1961887
1970846
1980846
1991900
JaroLoĝantoj
2001922
2014972
2016984
2017993
20181 014
20191 017
JaroLoĝantoj
20201 011
2021997
20221 029
20231 045

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Margareta[redakti | redakti fonton]

Origine gotika preĝejo de Sankta Margareta, fondita de benediktanoj. Estis rekonstruita ĉirkaŭ la ŝanĝo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj je ununava konstruo kun prismoforma turo sur norda flanko de presbiterejo. La plafonoj estas volbitaj. La instalaĵoj estas rokokaj el la 2-a duono de la 18-a jarcento. La portalan ĉefan altaron ornamas la bildo de J. Umlauf el la jaro 1883. Du flankaj altaroj estas ankaŭ portalaj, skulptistaj, la predikejo kun pentritaj scenoj el la vivo de Jezuo Kristo. Ŝtona baptujo estas el la 17-a jarcento.

Ostejo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo sur tombejo estas oklatera ostejo, konstruita iam ĉirkaŭ la jaro 1600. Ĝi havas altan ŝindan tegmenton en formo de helmo.

Evangeliana preĝejo[redakti | redakti fonton]

Evangeliana preĝejo kun paroĥestra domo estis fondita en la jaro 1783, riparita estis en la jaro 1928.

Tipa bieno de Polička-regiono,[redakti | redakti fonton]

Etbieno n-ro 54 en Borová, parte ligna kaj parte masonita, estas tipa en tiu ĉi regiono. En malafabla vetero de Polička regiono la agrokultura funkcio fermiĝis en kvadrata kvar-ala situo gardanta antaŭ vento kaj neĝamaso. Ankaŭ vintre estis staloj kaj pluaj mastrumaj konstruaĵoj bone alireblaj. Sed relative malgranda korto meze de ĉirkaŭkonstruita spaco estis tute plenigita per sterkejo, kio certe en nuntempo ne estus higiene akceptebla.

Korifeoj[redakti | redakti fonton]

Tomáš G. Masaryk[redakti | redakti fonton]

La unua ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk kun sia familio ŝatis uzadi trankvilon en Borová, en evangeliana paroĥestra domo, dum ses someraj ferioj. Bedaŭrinde ĉi tie infektiĝis lia filo Herbert je tifo kaj pli poste mortis.

Teréza Nováková[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥa verkistino Teréza Nováková havis al Borová varmajn rilatojn kaj lokis ĉi tien sian romanon "Jiří Šmatlán".

Bohuslav Martinů[redakti | redakti fonton]

En restoracio "Ĉe Familio Dostál" unue publike violonludis, tiam 13-jaraĝa, malfrue fama ĉeĥa muzikisto Bohuslav Martinů.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Galerio sur oficialaj paĝoj de la komunumo