Saltu al enhavo

Damníkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damníkov
germane Thomigsdorf
municipo
Baroka paroĥejo en Damníkov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Damníkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Suborlica montetaro
Rojo Lukovský potok
Situo Damníkov
 - alteco 362 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 10″ N 16° 33′ 14″ O / 49.86944 °N, 16.55389 °O / 49.86944; 16.55389 (mapo)
Katastro 12,71 km² (1 271 ha) Damníkov
Loĝantaro 690 (2024)
Denseco 54,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 23
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580074
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Damníkov
Retpaĝo: www.damnikov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Damníkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, laŭlonge de la rivereto Loukovský, 6 km sude de la urbo Lanškroun, 11 km oriente de Česká Třebová kaj 16 km norde de la urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 690 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rybník, Rudoltice, Trpík, Třebovice, Luková kaj Anenská Studánka.

Ekzisto de la vilaĝo estas atestita en la jaro 1304. En la jaro 1349 ĝi estis havaĵo de la episkopejo Litomyšl kaj pli malfrue de monaĥejo Lanškroun. De la fino de 15-a jarcento ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1848 ĝi estis parto de la sinjorejo Lanškroun.

De la fino de 14-a jarcento troviĝis en la vilaĝo fortikigita gotika preĝejo de Sankta Prokopio, kiu en la jaro 1895 estis detruita kaj sur ĝia loko estis ĝis la jaro 1898 konstruita novgotika templo de Sankta Johano la Baptisto.

La origina nomo de la vilaĝo estis verŝajne Damníkův Dvůr (Korto de Damník), kiu post transigo en la germanan estis ŝanĝita je Taming, kaj el ĝi je Thomigsdorf.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 293
18801 337
18901 344
19001 231
19101 255
19211 179
JaroLoĝantoj
19301 043
1950632
1961683
1970616
1980624
1991653
JaroLoĝantoj
2001667
2014707
2016698
2017693
2018691
2019698
JaroLoĝantoj
2020703
2021649
2022674
2023686
2024690

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En centro de la vilaĝo en tombejo estas granda novgotika preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, en la jaro 1898 finkonstruita laŭ planoj de lichtenštejna arĥitekto K. Weinbrenner.

Multaj gotikaj ŝtonhakistaj detaloj el la origina gotika kirko estas videblaj enmasonitaj en tombeja barmuro: pintarka portalo, sankta ŝranko kronita per azena dorso kun bukedo, du trifoliaj cirkelaĵoj, ŝlosilaj embrazuroj, boltoj kaj aliaj.

Ekipaĵo de la preĝejo devenas el la komenco de 20-a jarcento.

Paroĥestrejo

[redakti | redakti fonton]

La paroĥestrejo estas el la jaro 1754, estas duetaĝa, kvinaksa, kovrita per mansarda tegmento.

  • Kolono de Sankta Johano Nepomuka estas el la jaro 1713
  • Kolono de Sankta Prokopio rememoras patronon de la origina preĝejo. Ĝi staras sur soklo kun figura reliefo kaj estas datita 1710.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.