Skuteč
Skuteč | |||
germane Skutsch | |||
urbo | |||
Mariakulta kolono en Skuteč, malantaŭe estinta distrikta juĝejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Skuteč | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Chrudim | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Fera montaro | ||
Situo | Skuteč | ||
- alteco | 410 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 50′ 47″ N 15° 59′ 45″ O / 49.84639 °N, 15.99583 °O (mapo) | ||
Areo | 35,41 km² (3 541 ha) | ||
Loĝantaro | 5 042 (2024) | ||
Denseco | 142,39 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1289 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 539 73 ĝis 539 74 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572241 | ||
Katastraj teritorioj | 11 | ||
Partoj de urbo | 13 | ||
Bazaj setlejunuoj | 14 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Skuteč | |||
Retpaĝo: www.skutec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La urbo Skuteč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, 22 km sudoriente de distrikta urbo Chrudim sur kruciĝo de ŝoseoj n-ro 358 inter Chrast kaj Nové Hrady, Litomyšl, n-ro 305 iranta de Jaroslav apud Vysoké Mýto al Skuteč kaj n-ro 337 de Nasavrky al Skuteč. Fervoja stacio Žďárec u Skutče sur la linio el Pardubice al Havlíčkův Brod estas urboparto de Skuteč en distanco 2 km de la centro. En la urbo mem estas fervoja stacio sur linio el Žďárec al Polička, Svitavy. Vivas ĉi tie 5 042 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hluboká, Mrákotín, Raná, Proseč, Prosetín, Otradov, Pokřikov, Perálec, Předhradí, Chrast, Hroubovice, Luže, Krouna kaj Leštinka.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri Skuteč devenas el la jaro 1289 en propono de kontrakto pri reciproka interŝanĝo de burgoj kaj baritaj urboj inter la ĉeĥa reĝo Venceslao la 2-a kaj meissena markgrafo Fridriĥ. La propono tiam neefektiviĝis.
Antaŭ komenco de la 14-a jarcento Skuteč kaj ĝia ĉirkaŭo apartenis al la reĝo. Poste ĝi estis posedaĵo de senjoroj el Mrdice. Tas el Mrdice konstruigis proksime de Skuteč burgon Rychmburk, kiu fariĝis centro de granda senjorejo. La senjorejo poste estis havaĵo de Vartenberkidoj kaj pli poste de senjoroj el Pardubice, plu de Ota el Berkov kaj Boček el Poděbrady. Post husanaj militoj la posedantoj ŝanĝiĝis ĝis la jaro 1555, kiam la senjorejon ekposedis familiaro Berka, poste en la jaro 1706 per nupto akiris ĝin familiaro Kinský kaj de la jaro 1823 ĝis 1945 familiaro Thurn-Taxis.
En la jaro 1850 Skuteč fariĝis sidejo de distriktaj juĝejo kaj impostejo kaj en la jaro 1866 sidejo de distrikta deputitaro kaj tio estis ĝis la jaro 1926.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 362 |
1880 | 5 592 |
1890 | 5 834 |
1900 | 6 605 |
1910 | 6 981 |
1921 | 6 539 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 6 658 |
1950 | 5 013 |
1961 | 5 270 |
1970 | 5 220 |
1980 | 5 387 |
1991 | 5 206 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 344 |
2011 | 5 183 |
2014 | 5 168 |
2016 | 5 055 |
2017 | 5 053 |
2018 | 5 070 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 5 046 |
2020 | 5 047 |
2021 | 5 036 |
2022 | 5 022 |
2023 | 5 071 |
2024 | 5 042 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]Al la urbo apartenas urbopartoj:
- Skuteč
- Borek
- Hněvětice
- Lažany
- Lešany
- Lhota u Skutče
- Nová Ves
- Radčice
- Skutíčko
- Štěpánov
- Zbožňov
- Žďárec u Skutče
- Zhoř
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]La dekana preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria en Skuteč apartenas inter la plej gravaj gotikaj konstruaĵoj de la distrikto Chrudim. Unue ĝi estas rememorata en la jaro 1350. Post la incendio en la jaro 1550 ĝi estis rekonstruita kaj ĉirkaŭ la jaro 1600 estis alkonstruita la turo. Post brulego en la jaro 1850 estis la turo altigita pri la lasta etaĝo kaj estis konstruita alta piramidforma tegmento. El la placo al la preĝejo gvidas ŝtuparo el la jaro 1790.
La ĉefa altaro estas novgotika kadra. Super ĝi pendas bildo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, repliko de bildo de Petr Brandl en Vysoké Mýto. Flanke de la altaro staras statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo en viva grandeco el la 18-a jarcento. En presbiterejo estas flankaj altaroj de Virgulino Maria kaj Sankta Johano Nepomuka. El la jaro 1729 estas flankaj altaroj en la navo. Altaro de Sankta Anna kun statuoj de Sankta Adalberto kaj Johano Nepomuka kaj altaro de Sankta Francisko el Asizo kun statuoj de Sankta Jakobo kaj Sankta episkopo.
Valora estas renesanca sabloŝtona predikejo kun reliefoj de evangeliistoj el la jaroj 1560 - 1570. Ĝi estas portata per rustika statuo de Moseo. Ekstere apud barila muro de estinta tombejo estas ŝtonaj statuoj de Sankta Floriano kaj Sankta Venceslao. Pli grandaj renovigoj de la kirko en la 19-a jarcento estis farataj de František Schmoranz en la jaro 1896 kaj partajn riparojn oni faris en la 20-a jarcento.
Dekanejo
[redakti | redakti fonton]Nuntempa duetaĝa konstruo devenas el la jaroj 1705 - 1710. Origine estis apud la dekanejo ankaŭ agrikulturaj konstruaĵoj. La baroka pordego estis ornamita per statuoj de Virgulino Maria kaj Sankta Laŭrenco el la 18-a jarcento. Tiuj konstruaĵoj estis neniigitaj en la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento.
Monumento de la 3-a rezista movado
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la dekanejo troviĝas monumento de la 3-a rezista movado (kontraŭ komunismo). Ĝi havas formon similan al memorŝtonoj en Ležáky, la vilaĝo detruita fare de nazioj.
Preĝejo de Kristkorpa Festo kaj la Urba Hospitalo
[redakti | redakti fonton]Ekesto de tiu-ĉi preĝejo datiĝas ĉirkaŭ la jaro 1390, kiam ĝin konstruigis posedanto de senjorejo Rychmburk Smil Flaška el Pardubice. Ĝi estas ununava kun kvinlatera presbiterejo kaj kun trapezforma sakristio en maldekstra flanko. Ĝi havas la ĉefan kaj du flankajn altarojn. Sur la ĉefa altaro estas bildo de Virgulino Maria el la jaro 1740 kaj statuo de Dolorplena Virgulino Maria el la 1-a duono de la 18-a jarcento. Per brulego en la jaro 1862 la preĝejo estis grave difektita kaj poste renovigita fare de František Schmoranz. La ĝistiama tureto estis anstataŭigita per la nova. Al la okcidenta fronto de la preĝejo najbaras domo de la hospitalo. En la jaro 1815 estis origine ligna domo anstataŭigita per la nova, masonita.
Distrikta juĝejo
[redakti | redakti fonton]Distrikta juĝejo en Skuteč estis konstruita en la jaroj 1850 - 1852 en pseŭdogotika stilo laŭ propono de František Schmoranz. Parto de la domo estis malliberejo. Nuntempe la originan destinon de la domo rememoras nomo de la restoracio "Sub juĝo".
Mariakulta kolono
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1765 la komunumo aĉetis 12 grandajn kaj kelkajn malpli grandajn statuojn kaj tolistoj donacis kolonon faritan en Prago. Pro manko de la mono kompilis ĝin nur post la jaro 1815 V. Čermák el Chrast. La statuoj prezentas Sanktajn Venceslaon, Josefon, Ludmilon kaj en la centro estas statuo de Virgulino Maria sur terglobo.
Statuo Sankta Johano Nepomuka
[redakti | redakti fonton]Sabloŝtona statuo el la jaro 1747 staris sur ponto trans rivereto Jordánek. Nuntempe la statuo lokiĝas en niĉo de la domo n-ro 47 en la V. Novák strato apud la pensiono U kamenné studny (Sub ŝtona puto).
Zvěřina-domo
[redakti | redakti fonton]Tiu-ĉi malfrugotika konstruaĵo kun ŝtona portaleto el la 1-a duono de la 16-a jarcento estas verŝajne la plej malnova domo en Skuteč. Vivis ĉi tie mecenato de la urbo kaj ĝia honorcivitano Jan Zvěřina (1877 - 1953), kiu heredigis al la urbo interalie sian bildkolekton, kiu nuntempe estas deponita en la urba muzeo. Post nuntempa alkonstruo estas la domo uzata por restoracio kaj pensiono U kamenné studny.
Rubeš-domo
[redakti | redakti fonton]Tiel estas nomata la domo n-ro 144 sur urboplaco en kiu en la jaro mortis poeto kaj verkisto František Jaromír Rubeš, kiu estis en Skuteč okupita ĉe distrikta juĝo en la jaroj 1851 - 1853. Li estis signifa persono de nia naciliberiga movado, patrioto kaj nacivekiganto. F. J. Rubeš estas enterigita en tombejo en Skuteč.
Distrikta domo
[redakti | redakti fonton]Estinta ĉevalŝanĝejo "Sub Ora Koko" estis en la jaro 1907 rekonstruita por distrikta deputitejo fare de konstruisto Karel Fiala el Skuteč. Sidejon ĉi tie havis ankaŭ la Distrikta mastruma pruntejo. La domo portis nomon "Distrikta domo".
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝaro de mikroregiono Hlinsko Arkivigite je 2010-10-03 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
|