Litomyšl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Litomysl)
Eble vi serĉas: Libomyšl.
Litomyšl
germane Leitomischl
urbo
Placo en Litomyšl
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Litomyšl
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Memorindaĵo Litomyšl kastelo
Rivero Loučná
Situo Litomyšl
 - alteco 330 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 12″ N 16° 18′ 46″ O / 49.87000 °N, 16.31278 °O / 49.87000; 16.31278 (mapo)
Areo 33,45 km² (3 345 ha)
Loĝantaro 10 441 (2023)
Denseco 312,14 loĝ./km²
Unua skribmencio 981
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 030 92 ĝis 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578347
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kastelo Litomyšl
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1999 (#23)
Numero 901
Regiono Eŭropo
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 10
Bazaj setlejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Litomyšl
Retpaĝo: www.litomysl.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Litomyšl (esperante Litomiŝlo, germane Leitomischl) estas historia urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en orienta Bohemio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy. En 2023 ĝi havis 10 441 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Újezd, Čistá, Trstěnice, Sloupnice, Sedliště, Tržek, Benátky, Česká Třebová, Morašice, Osík, Strakov kaj Němčice.

Urbo famiĝinta kiel juvelejo de renesanca arkitekturo - proklamita kiel urba monumentrezervejo, ĝia reprezenta kastelo apartenas al naciaj kulturaj memorindaĵoj kaj la tuta komplekso estas listigita al Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. En la urbo naskiĝis fama komponisto Bedřich Smetana, kies naskiĝdomon eblas viziti kaj omaĝe al kiu okazas en junio kaj septembro prestiĝaj muzikfestivaloj. Loknaskitoj estas ankaŭ esperantaj verkistoj Stanislav Bubeníček-Stan Bubeniĉ, Jiří Karen kaj Karolo Píĉ.

Historiaj datoj[redakti | redakti fonton]

  • 981 Mencio de la kronikisto Kosmas pri Litomiŝlo kiel pri fortikigita vilaĝo
  • 1259 Reĝo Přemysl Otakar la 2-a rangaltigis la komunumon en la subkastelejo al urbo
  • 1344 Papo Klemento la 6-a establis en Litomiŝlo episkopujon (ekzistis praktike ĝis 1425, oficiale plu ĝis 1554; hodiaŭ titulara episkopujo de la katolika eklezio)
  • 1436 La husita hetmano Vilhelmo Kostka el Postupice enmatrikige akiris Litomiŝlon por sia familo. Dum estrado de la familio Kostka Litomiŝlo fariĝis unu el la aktivejoj de Bohemiaj Fratoj.
  • 1640 Frebonia el Pernŝtejn venigis en Litomiŝlon la ordenon de piaristoj.
  • 1965 Litomiŝlo proklamita kiel rezervejo de memorindaĵoj.
  • 1994 Litomiŝlon vizitis sep mezeŭropaj prezidentoj.
  • 1995 Estis malfermita Centro de Sociala Helpo * solene inaŭgurita la Popola Domo * vizito de la hispana reĝo Juan Carlos I kun la edzino Sofia * aprobita koncepto de la katastra plano por setlado de Litomiŝlo
  • 1996 Litomiŝlo partoprenis foiron de turismo GO 96 Brno * parlamentaj elektoj * reinaŭguro de la naskiĝa loĝejo de B. Smetana post rekonstruo * vizitoj de rektoroj de mondaj universitatoj en Litomiŝlo * senataj elektoj * reinaŭguro de la Smetana-domo post rekonstruo
  • 1997 malfermita nova domo de speciala elementa lernejo * Litomiŝlo kaj ĉirkaŭaĵo trafita de inundo * startigo de la unua etapo de rekonstruado de la historia urbokerno * malfermita konstruaĵo de la III-a elementa lernejo T. G. Masaryk
  • 1998 en la Domo de Smetana estis establita nova politika partio - Unio de Libereco * solene inaŭgurita strato Josef Váchal * malfermita la Domo de Espero * malfermita nova sportista halo T. G. Masaryk * elektoj por la magistratoj

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 021
18807 538
18909 636
19008 077
19109 329
19217 310
JaroLoĝantoj
19308 638
19507 655
19618 427
19708 884
198010 253
199110 187
JaroLoĝantoj
200110 358
201410 137
201610 043
201710 097
201810 278
201910 429
JaroLoĝantoj
202010 378
202110 027
20229 914
202310 441

Historio kaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Litomiŝlo estas kultura kaj historia centro kuŝanta ĉe la rivero Loučná. La urbo estiĝis sur la loko de iama antikva fortikigita vilaĝo ĉe la pado de Trstěnice - grava komerca vojo konektanta Bohemion kun Moravio. Dokumentita historio de la urbo komenciĝas fine de la 11-a jarcento, kiam princo Břetislav la 2-a fondis malgrandan benediktanan ordenan domon, kiun en la 12-a jarcento daŭrigis klostro de premontranoj, nomata Olivarba monto. Ĝi staris en la loko de la nuntempa kastelo, ne malproksime ankoraŭ elkreskis paroĥa preĝejo de sankta Klimento, pro eraro longe opiniata la plej antikva preĝejo en Bohemio. La klostro baldaŭ fariĝis centro de la kultura kaj ekonomia vivoj en la tuta regiono kaj aktive partoprenis ĝian koloniigon.

Ĉe la piedo de la Olivarba monto, en la valo de la rivereto Loučná, kreskis longforma vilaĝo, kiun en 1259 la reĝo Přemysl Otakar la 2-a promociis al vasala urbo kun urbaj privilegioj. La 30-an de aprilo 1344, post promocio de la Praga episkopujo al ĉefepiskopujo, papo Klemento la 6-a establis en Litomiŝlo novan episkopujon en Litomiŝlo, tiutempe la dua en Bohemio.

kastelo

En 1546 la urbo, kastelo, praga antaŭurbo, frataraj domo kaj kolegio forbrulis, en 1560 flamoj konsumis la urbodomon, preĝejon, lernejon, malsanulejon kaj multajn loĝdomojn. Unu jaron poste ŝtormo venigis inundon, ruinigis la Germanan Pordegon kaj superakvigis la placon. Post alveno de la piarista ordeno en 1641 elkreskis sur la kastela altaĵo konstruaĵoj de lernejo, kolegio kaj piarista kirko.

La renesanca kastelo el la jaroj 1568-1571 estas la dominanto de Litomiŝlo, unika renesanca konstruaĵo norde de Alpoj, emfazitaj per pli ol ok mik originalaj sgrafitoj. La eta baroka kastela teatro kaj la kastela amfiteatro en la kastela parko ofertas buntan oferton de koncertoj. En la kastela arealo troviĝas ankaŭ kastela bierfarejo, kie en 1824 naskiĝis la ĉeĥa nacia komponisto Bedřich Smetana. En la panoramo de la urbo dominantas turoj de la gotika preĝejo Promocio de la Sankta Kruco el la 2-a duono de la 14-a jarcento kaj de la piarista preĝejo Trovo de Sankta Kruco (1714-1726).

Ĉe la oblonga Smetana-placo, kiu apartenas al la plej grandaj siaspecaj en Ĉeĥio, staras urbodomo de gotika deveno, vico da renesancaj kaj barokaj domoj, el kiuj multaj posedas arkadojn kaj volbajn teretaĝajn ĉambrojn. Inter la plej antikvajn kaj signifajn apartenas la Domo Ĉe la Kavaliroj, kun rimarkinda frontono (nun galerio).

En 1965 la historia urbokerno fariĝis rezervejo de memorindaĵoj. La abundajn kulturajn tradiciojn de la pasinteco daŭrigas vigla kultura vivo en la nuntempo, al kies kulminoj apartenas Internacia Operfestivalo la Smetana Litomiŝlo, disvolvanta la riĉan lokan tradicion. La festivalo okazas regule fine de julio jam ekde 1949, krom la jaroj 1966-1974, kaj estas orientita al operkomponado. La spektakloj jam tradicie okazas en la kastela korto, en la kastela amfiteatro, en la piarista preĝejo kaj en la Smetana-domo. La Smetana Litomiŝlo havas sian idon septembre en la Juna Smetana Litomiŝlo. Ambaŭ estas sekvataj de la nacia ĥora konkurso Bedřich Smetana.

Lastatempe Litomiŝlo famiĝis ankaŭ en la politika sfero: en 1994 kunvenis 7 mezeŭropaj prezidentoj, en 1995 vizitis la urbon la hispana reĝa paro. La atenton de la vizitantoj altiras muzeaj eksponaĵoj, naskiĝdomo de Smetana, Portmoneum - ekspozicio de originala pentristo J. Váchal, muzeo de la antikva skulpt-arto kaj arkitekturo. En la libera tempo disponeblas tenisejoj, naĝejo kun tobogano, bilardejo, rok-muzika klubo, kinejo, diskotekoj. Ankaŭ la promeno tra arkada placo plena de vendejoj kaj butikoj potencigas la travivaĵojn en la urbo. La emblemo de Litomiŝlo estas arĝenta lilio sur ruĝa kampo, kiun la urbo transprenis de la premontranoj. La 1-an de decembro 1999 la kastelo kun la tuta arealo estis registrita en la Listo de UNESKO.

Litomiŝlo havas fortan spiritan, arkitekturan kaj artan ne sole tradicion, sed ankaŭ nuntempon. Tial en Litomiŝlo oni ne nur rekonstruas historiajn memoraĵojn, sed ekde 1989 oni konstruis du novajn elementajn lernejojn, du domojn kun zorgado pri maljunuloj, ludomon, Urban Sporthalon, tenisejojn. Planitaj estas tegmentado de la vintra stadiono, rekonstruado de la klostraj ĝardenoj ktp. La urbestro sukcesas ne endanĝerigi la "genion de la loko" kaj eĉ disvolvadi ĝin. En 1998 oni honorigis lin per "Premio de Arkitekto '98".

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En 1640 Frebonia el Pernštejn invitis al Litomiŝlo la lernejan ordenon de piaristoj. Por ili estis en la jaroj 1714-1719 konstruita gimnazio - la nuntempa muzeo - kaj ankaŭ la najbara preĝejo. La konstruplanojn pretigis arkitekto Giovanni Battista Alliprandi, kiun venigis el Vieno Francisko Venceslao Trautmannsdorf, la tiama posedanto de la bienregiono de Litomiŝlo. La fasadon ornamas statuo de la fondinto de la ordeno, sankta Josef Kalasana, kaj la ordena blazono. En 1733 apud gimnazio estis fondita ankaŭ filozofio, en 1754 nuligita kaj en 1802 renovigita. En 1849 estis la filozofio definitive nuligita kaj restis nur gimnazio (de la mezo de la 19-a jarcento ŝtata kaj ekde 1866 ĉeĥa), kiu ĉi tie rezidis ĝis 1923.

En la konstruaĵo restigis sian spuron vico de eminentuloj, kelkaj kiel studentoj, aliaj kiel profesoroj, ekz. filozofoj F. M. Klácel kaj J. Durdík, fiziologo J. E. Purkyně, historiistoj A. Boček, J. kaj H. Jireček, germana poeto L. A. Frankl, historiisto A. Sedláček, profesoro pri historio J. Štepánek, profesoro pri matematiko kaj verkisto A. V. Šmilovský, politikisto kaj verkisto F. Brauner, pentristo Julius Mařák, profesoro Zdeněk Nejedlý, literaturaj kritikistoj A. Novák kaj H. G. Schauer, romanisto J. Kopal, patro de la fama astronomo Zd. Kopal, kiu partoprenis usonan kosmoprojekton Apollo. En 1802-1848 la konstruaĵo servis kiel studenta hejmo ankaŭ por la filozofia instituto, famigita per novelo Filozofia historieto de Alois Jirásek, kiu ĉi tie instruis kiel gimnazia profesoro.

Ekde 1927 la konstruaĵo funkcias kiel muzeo. La klopodo establi muzeon en Litomiŝlo jam komenciĝis en la fino de la 19-a jarcento. En 1890 ĉi tie fondiĝis Muzea Societo. La plej grandan kolekton formis etnografia materialo, iom poste estis al la muzeo donacita la urba arkivo. La materialo multiĝis, sed la muzeaj laboroj stagnis ĝis la tempo, kiam urbano Josef Žďárský prizorgis, ke la urbo aĉetis la eksan gimnazion kaj dediĉis ĝin por la muzeaj celoj. La malzorgitaj kolektoj estis purigitaj, ordigitaj kaj lokitaj en la domo. En 1927 la muzeo estis malfermita por la publiko.

Apud la urba muzeo estiĝis ankaŭ alia, privata muzeo de Quidon Šimek, numismatika kolektanto, kiu ankaŭ desegnis multajn domojn kaj scenojn el la vivo de Litomiŝlo ĉirkaŭ 1870. La muzeo havis sidejon en antikva domo kontraŭ la poŝto.

La Litomiŝla Tombejo[redakti | redakti fonton]

En Litomiŝlo okazas la eventoj de la romano de Karolo Piĉ "La Litomiŝla Tombejo".

Kastelo Litomyšl

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Litomyšl (kastelo)

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Litomyšl naskiĝis Jiří Karen.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.