Ústí nad Orlicí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ústí nad Orlicí
germane Wildenschwert
urbo
Placo en Ústí nad Orlicí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ústí nad Orlicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Riveroj Třebovka, Tichá Orlice
Situo Ústí nad Orlicí
 - alteco 340 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 27″ N 16° 24′ 00″ O / 49.97417 °N, 16.40000 °O / 49.97417; 16.40000 (mapo)
Areo 36,36 km² (3 636 ha)
Loĝantaro 14 141 (2023)
Denseco 388,92 loĝ./km²
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 562 01 ĝis 562 06
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 579891
Katastraj teritorioj 9
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ústí nad Orlicí
Retpaĝo: www.ustinadorlici.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Ústí nad Orlicí estas urbo en Ĉeĥio, situanta en orienta parto de Bohemio, en Regiono Pardubice, ĉirkaŭ 10 km nordnordokcidente de Česká Třebová. Ĝi etentiĝas sub Orlica montaro ĉe kunfluejo de riveroj Tichá Orlice kaj Třebovka. La urbo estas signifa centro de teksindustrio. En 2023 en ĝi loĝis 14 141 loĝantoj. Hylváty (pli frue ankaŭ nomata Krátká Třebová (Mallonga Třebová)) estas parto de la urbo Ústí nad Orlicí.

En 2015 ĝi estis gastiganto de la kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Libchavy, Orlické Podhůří, Dolní Dobrouč, Hrádek, Dlouhá Třebová, Sudislav nad Orlicí, Řetůvka, Řetová kaj Česká Třebová.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita komence de la 13-a jarcento de Vilém el Drnholec. Ĝi estis la servutula urbeto, pli malfrue ĝi estis posedaĵo de la ĉeĥaj reĝoj. Ekde la fino de la 13-a jarcento ĝi estis konsisto de sinjorejo de Lanšperk kaj ekde la duono de la 16-a jarcento de sinjorejo de Lanškroun. Pli malfrue ĝi estis posedata de pluraj nobelaj familioj (ekz. Pernŝtejnidoj, Hrzanidoj aŭ Liĥtenŝtejnidoj). Drapproduktadaj kaj teksadaj gildoj estis rekonitaj jam komence de la 16-a jarcento. Simile kiel vico da ĉeĥaj urboj ankaŭ Ústí estis ruinigita dum la tridekjara milito. Konstruado de fervojo en la jaro 1845 (OlomoucPrago) rapidigis industriigon de la teksproduktado. Al la malnova tradicio de teksistoj kaj drapistoj ligiĝis moderna industrio. En la jaro 1967 estis konstruita en kotona esplorinstituto senŝpinila sistemo de ŝpinado.

Origina bazplano de la kvadrata ĉefplaco restis konservita, domojn en du flankoj de la placo borderas arkadoj. La domoj estas plejparte barokaj. En 1990 la urbo estis proklamita kiel protektata memorindaĵzono.

Ústí nad Orlicí estas naskiĝloko de violonvirtuozo Jaroslav Kocián (18831950) kaj de historiisto de artoj Josef Cibulka (18861968). Al muziktradicioj de la urbo, kiuj tuŝas ĝis la 14-a jarcento, ligiĝas ĉiujara konkurso de junaj violonistoj nomata Muzika Ústí de Kocián.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 661
18807 636
18908 161
190010 206
191011 157
19219 676
JaroLoĝantoj
19308 391
195010 058
196110 712
197012 058
198015 945
199115 295
JaroLoĝantoj
200115 192
201114 414
201414 364
201614 226
201714 164
201814 163
JaroLoĝantoj
201914 196
202014 280
202113 958
202213 936
202314 141

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Antaŭe konsisto de urbo estis ankaŭ hodiaŭ memstaraj municipoj Dlouhá Třebová kaj Řetůvka.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉefplaco kun urbodomo, plejparte barokaj domoj kun arkaĵaro, baroka kolono de Virgulino Maria kaj Civitana monŝparejo el 1868
  • Barokstila urbodomo el 1721-1723 - konstruita post incendio surloke de la malnova urbodomo far Jan Kristián Auer, arkitekto de la nobela familio de Liĥtenŝtejno; en 1850 kunigita kun konstruaĵo de la t.n.Malnova lernejo el 1793
  • Preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria - malfrubaroka konstruaĵo el 1770-1776 surloke de la originaj lignaj preĝejo kaj sonorilejo, kun adorata pentraĵo de Virgulino Maria de Ústí, atestata jam en 1468
  • Baroka dekanejo el 1742-1748 - kun malferma arkaĵaro kaj kruca volbo
  • Vilao de Hernych - konstruigita de teksindustriisto Florian Hernych en 1906 en secesia stilo - ekde 2008 sidejo de la Urba Muzeo
  • Konstruaĵo de la Unueco de fratoj - la plej malnova ŝtona konserviĝinta konstruaĵo en la urbo, el la j. 1553-1555, kun mansarda tegmento
  • Unika stacidoma konstruaĵo el 1874
  • Empira konstruaĵo de stacidoma haltejo
  • Vilao de Hartmann
  • Teatro de Roškot - funkciisma verko de la fama arkitekto Kamil Roškot, en Eŭropo nomata "la ĉeĥa Le Corbusier", el la j. 1935-1936
  • Statuaro de Sankta Triunuo
  • Originaj teksistaj dometoj el la 19-a jarcento, precipe en la strato Zahradní
  • Krucvojo direkte al Andrlův chlum

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Kulturaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas elstara muzika tradicio, precipe dank al violonvirtuozo Jaroslav Kocian kaj Bohuš Heran, kies heredaĵon memorigas ĉiujaraj internaciaj muzikkonkursoj. En la urbo aktivas Muzika unuiĝo de Cecilio (Cecilská hudební jednota), unu el la plej malnovaj korusoj en Mezeŭropo. Gravas ankaŭ tradicio de konstruado de betlehemoj, dokumentita ekde la 18-a jarcento. Pluraj specimenoj estas prezentataj en la Urba Muzeo.

Sporto kaj libera tempo[redakti | redakti fonton]

En la urbo troviĝas granda sportarealo kun futbala kaj atletika stadionoj, akvaparko kaj ludejoj por volejbalo, basketbalo kaj teniso. Krome funkcias kovrita naĝejo, kegloludejo kaj centro por bovlingo. Rande de la urbo en Cakle troviĝas tendumejo kaj boatejo. Inter 2007-2009 estis konstruitaj ĉirkaŭ 40 km da biciklovojoj, kondukantaj tra bela valo de la riveroj Tichá Orlice kaj Třebovka al Choceň, Letohrad kaj Česká Třebová.

Vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Inter memorindaĵoj en la proksima ĉirkaŭaĵo elstaras burgruinoj Lanšperk, Žampach, Potštejn kaj Litice nad Orlicí.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra Ústí nad Orlicí gvidas grava elektrizita fervoja linio numero 010 de Kolín al Česká Třebová. Kaj de urbo gvidas linio numero 024 al Štíty.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

De la 30-a de novembro ĝis la 2-a de decembro 2012 okazis novula aranĝo — Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, en kunlaboro de ĈEJ kaj Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” el Vroclavo.

Inter la 6-a de novembro kaj la 8-a de novembro 2015 en Ústí nad Orlicí okazis La Anstataŭa 15-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. La aranĝo realiĝis kun financa subteno de la urbo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]